Servo Paco kaj Justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Servo Paco kaj Justeco
volontula asocio
Lando(j) Argentino vd
Agareo

homaj rajtoj

Jura formo volontula asocio
vdr

La Servo Paco kaj Justeco SERPAJ-Latinameriko estas komponita de Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo.

La SERPAJ estas agnoskita kiel konsilia ento ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe la Unesco. En 1987 ĝi ricevis la Premion UNESCO de Edukado por Paco. Ĝi apartenas al la Internacia Ligo por la Rajtoj kaj la Liberigo de la Popoloj.

La Servo Paco kaj Justeco (SERPAJ) estas movado de Latinameriko por la defendo de la homaj rajtoj organizita kaj fondita laŭ vidpuntko malferma al ĉiuj kulturoj, mondorigardoj kaj etikoj en la procezoj de liberigo kaj disvolvigo homaj. Ties ĉefa engaĝiĝo estas la luktado por la respekto al la vivo kiel supra valoro kaj la konstruo de la paco kiel frukto de la justeco. Ĝi proponas kiel rimedo la praktikon de la Aktiva Neperforto, kontraŭ la socia indiferento, la religia konsentismo kaj la politika akceptismo, sed same, kiel vivostilo kaj luktometodo uzanta la unuigon kaj la organisadon de la necesuloj kiel forto.

La Servo Paco kaj Justeco en Latinameriko estis oficiale fondita en 1974 en Medellín, Kolombio, kaj la argentina Adolfo Pérez Esquivel, nome Nobel-premio pri paco en 1980 akceptis la respondecon pri la ĝenerala kunordigado.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

• Senmilitistigo kaj konstruado de Alternativa Povo • Edukado por Paco • Defendo kaj Helpo al la Homaj Rajtoj. • Mezamerike pri Komercaj Traktatoj kaj Militplanoj (ALCA/ TLC/ PPP/ Plano KolombiO)

Kontinentaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

• Kampanjo por paco kaj Ne al Milito. • Kampanjo por Kontinenta Senmilitistigo. • Kampanjo kontraŭ ALCAI TLC/ PPP. • Kampanjo por la Malpago de la Ekstera Ŝuldo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]