Tramelan
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tramelan (stacidomo). |
Tramelan | |
---|---|
Blazono de Tramelan | |
Vilaĝocentro de Tramelan | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
Geografia situo | CH1903: 573978 / 119186 (mapo)46.2236111111117.1013888888889Koordinatoj: 46° 13′ N, 7° 6′ O; CH1903: 573978 / 119186 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4269 |
Areo | 24,88 km² |
Alteco | 900 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2720 |
Komunumkodo | 0446 |
Mapo de Tramelan | |
Tramelan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4 269 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Tramelan situas ĉe la suda flanko de la Liberaj Montoj proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de Bielo sur alteco de 900 m s.m. Tra la komunumo fluas la rivereto Trame, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Tramelan, kiu urbecan aspekton, la vilaĝetoj Les Reussilles (sur alteco de 1011 m s.m.), Les Gerines (sur alteco de 1038 m m s.m.) kaj Le Cernil (sur alteco de 1005 m m s.m.).
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Tramelan limas en nordo al Montfaucon (JU), en nordoriento al Les Genevez (JU), en orientnordoriento al Saicourt, en oriento al Tavannes, en sudoriento al Corgémont, en sudokcidento al Mont-Tramelan, en okcidento al La Chaux-des-Breuleux (JU), en nordokcidento al Saignelégier (JU), kaj en nordnordokcidento al Le Bémont (JU).
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra la komunumo pasas la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Tavannes al Le Noirmont. Krome ekzistas bus- poŝtaŭtolinioj al Glovelier, Saignelégier kaj Saint-Imier.
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo 248 de Tavannes al Saignelégier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 troviĝas proksimume 3 kilometrojn oriente en Tavannes.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Tramelan datiĝas de la 25-a de februaro 1178 kiel Trameleins.[1]
Tramelan dum mezepoko apartenis al la kapitolo Saint-Imier, sed dum al epoko de la reformacio ĝi transiris al la princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1800 Tramelan apartenis la la franca departemento Mont-Terrible kaj de 1800 ĝis 1815 al Haut-Rhin. En la jaro 1815 Tramelan estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno, kaj fariĝis parto de la distrikto Courtelary.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Franca traduko de la originala dokumento menciante Tramelan sur la retejo Retrotrame[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Tramelan (stacidomo)
- Tramelan-Chalet (stacidomo)
- Tramelan-Dessous (stacidomo)
- Les Reussilles (stacidomo)
- Le Pied-d'Or (stacidomo)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]
Restoracio Aquarium apud la stacidomo de Tramelan
|