Mont-Tramelan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mont-Tramelan
Blazono de Mont-Tramelan
Blazono de Mont-Tramelan
Blazono de Mont-Tramelan
Lernejo de Mont-Tramelan
Lernejo de Mont-Tramelan
Lernejo de Mont-Tramelan
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 570876 / 229289 (mapo)47.2138888888897.0541666666667Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 3′ O; CH1903: 570876 / 229289 (mapo)
Nombro de loĝantoj 120
Areo 4,63 km²
Alteco 1060 m super marnivelo
Poŝtkodo 2723
Komunumkodo 0437
Mapo de Mont-Tramelan
Mapo de Mont-Tramelan
Mapo de Mont-Tramelan
vdr


Mont-Tramelan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 120 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mont-Tramelan situas en la Berna Ĵuraso sur alteco de 1060 m s.m. ĉe la suda marĝeno de la altebenaĵo de la Franches-Montagnes. La komunumo, kiu ne disponas pri centra vilaĝo konsistas el la setlejogrupoj Les Vacheries Brunier kaj Pré Vanne, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 37,7% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mont-Tramelan limas en nordo al Tramelan, en oriento al Corgémont, en nordoriento al Cortébert, en sudo al Courtelary, kaj en okcidento al La Chaŭ-des-Breuleux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mont-Tramelan kondukas la vojo n-ro 248.1 de Les Breuleux al Tramelan kaj kondukas vojo de Mont-Tramelan al Saint-Imier. Per poŝtaŭtolinio de Saint-Imier al Tramelan la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mont-Tramelan datiĝas el la jaro 1647 kiel la Montagne. En la jaro 1570 la episkopo de Bazelo donis en la regiono de Mont-Tramelan azilon al anabaptistoj, kiuj fuĝis el Emme-Valo. Komence de la 17-a jarcento setlistoj el Neŭŝatelo fondis la komunumon Montagnes de la paroisse de Tramelan, kiu en la jaro 1685 estis rekonita de la episkopo de Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Mont-Tramelan kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Mont-Tramelan voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Mont

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]