Perrefitte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perrefitte
Blazono de Perrefitte
Blazono de Perrefitte
Blazono de Perrefitte
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 592664 / 236170 (mapo)47.2763888888897.3416666666667Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 21′ O; CH1903: 592664 / 236170 (mapo)
Nombro de loĝantoj 480
Areo 8,57 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 2742
Komunumkodo 0701
Mapo de Perrefitte
Mapo de Perrefitte
Mapo de Perrefitte
vdr


Perrefitte (malnova germanlingva nomo: Beffert) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 480 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Perrefitte situas en la Berna Ĵuraso, okcidente de la urbeto Moutier. Tra la komunumo fluas la rivereto Chalière, kiu en Moutier alfluas al Birs. La komunumo konsistas el la vilaĝo Perrefitte kaj la setlejoj Gagreu en oriento ĉe la limo al Moutier, Bergerie okcidente de la vilaĝo kaj Le Coulou sur alteco de 971 m s.m. en nordokcidento de la komunumo, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,57 km², de kiuj 65,50% estas kovritaj de arbaro, 30,3% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Perrefitte limas en nordo al Soulce (JU), en oriento al Moutier, en sudo al Champoz, kaj en okcidento al Souboz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Perrefitte situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1367 de Moutier al Bellelay. Per la poŝtaŭtolinio de Moutier al Souboz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Perrefitte datiĝas el al jaro 1295 kiel Pierefite. Dum mezepoko Perrefitte apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo. [3]

De 1793 ĝis 1797 Perrefitte apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Perrefitte fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Perrefitte tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]