Saicourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bellelay)
Saicourt
Blazono de Saicourt
Hotelo de l'Ours en Bellelay
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 582459 / 232640 (mapo)47.2444444444447.2069444444444Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 12′ O; CH1903: 582459 / 232640 (mapo)
Nombro de loĝantoj 586
Areo 13,75 km²
Alteco 749 m super marnivelo
Poŝtkodo 2732 (Saicourt)2713 (Bellalay)
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Saicourt
vdr

Saicourt estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 586 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saicourt situas en la sudo de Berna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Trame, alfluanto de Birs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Saicourt mem la vilaĝoj Bellelay, kie situas la fama Abatejo de Bellelay, Le Fuet, La Bottière kaj Montbautier.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saicourt limas en nordo al Lajoux (JU), en nordoriento al Châtelat, en oriento al Sornetan, en orientsudoriento al Saules, en sudoriento al Reconvilier, en sudsudokcidento al Tavannes, en sudokcidento al eksklavo de Mont-Tramelan, en okcidentsudokcidento al Tramelan, kaj en okcidento al Les Genevez (JU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 1368 de Tavannes al Bassecourt. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Tavannes al Les Genevez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saicourt datiĝas el la jaro 1262 kiel Zacurt.[1] Dum mezepoko la interezojn en Saicourt enkasigis la Abatejo de Bellelay. Jam en mezepoko en Bellelay oni komencis produkti la famkonatan fromaĝon Tête de Moine. Saicourt apartenis kiel la tuta regiono dum mezepoko al la Princepiskopejo Bazelo, kiu en la jaro 1793 estis aneksita de Francio. Saicourt unue apartenis al la departemento Mont-Terrible, kiu en la jaro 1798 estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1798 la ĝis tiam memstara komunumo Bellelay estis integrita al Saicourt. En la jaro 1815 Saicourt per la Viena Kongreso estis atribuita al la svisa Kantono Berno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]