Universitato de Dako
Universitato de Dako | ||
---|---|---|
fondodato | 1921 | |
Situo | ||
Geografia situo | 23° 43′ 59″ N, 90° 23′ 28″ O (mapo)23.73305555555690.391111111111Koordinatoj: 23° 43′ 59″ N, 90° 23′ 28″ O (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
La Universitato de Dako (bengale ঢাকা বিশ্ববিদ্যালয় [ɖʰaka biʃʃobid̪d̪alɔe̯|], konata ankaŭ kiel Daka Universitato aŭ simple DU) estas la plej aĝa universitato en moderna Bangladeŝo kaj kompreneble en ties ĉefurbo Dako. Establita dum la Brita Hindio en 1921, ĝi estis grava kontribuanto al la moderna historio de Bangladeŝo.[1][2][3][4][5] Post la Dispartigo de Hindio, ĝi iĝis la kerna punkto de progresemaj kaj demokratiaj movadoj en Pakistano. Ties studentoj kaj instruistoj ludis gravan rolon en la apero de la bengala naciismo kaj por la sendependeco de Bangladeŝo.
Inter iamaj studentoj troviĝis la estontaj Muhammed Yunus, ekonomikisto kaj ricevanto de la Nobel-Premio pri Paco, Ŝejĥo Mujibur Rahman, patro de la lando, kaj al la universitato rilatis ekzemple Satyendra Nath Bose, barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko, kaj Kazi Nazrul Islam, unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Mukherjee 'emotional' while receiving degree in Dhaka". Kontrolita 2014-01-04.
- ↑ In Loving Memory of Samson H. Chowdhury,one of the greatest entrepreneurs the world has ever known. Worldfolio - AFA PRESS. Alirita 2014-01-04.
- ↑ Nawab Ali Chowdhury National Award, 2013. The News Today. Alirita 2014-01-04. Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "University of Dhaka : 'The Oxford of the East'", February 4, 2013. Arkivigite je 2020-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "DU Day". Kontrolita 2013-11-26. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
23° 43′ 53.57″ N 90° 23′ 32.99″ O / 23.7315472 °N, 90.3924972 °O (mapo)