Satyendra Nath Bose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Satyendra Nath Bose
SatyenBose1925.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Kolkato, British Raj Red Ensign.svg Brita Hindio
Morto 4-an de februaro 1974 (1974-02-04) (80-jara)
en Kolkato
Ŝtataneco Barato, Brita Hindio
Alma mater Universitato de Kalkato • Presidency University
Profesio fizikisto, matematikisto, politikisto, universitata profesoro
Lingvoj bengala lingvo, angla lingvo
Verkaro statistiko de Bose-Einstein
kondensaĵo de Bose-Einstein
bosono
Photon gas
v  d  r
Information icon.svg

Satyendra Nath Bose (naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Kolkato, mortis la 4-an de februaro 1974 samloke) – barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko.

Bose prilaboris probablan distribuon por fotonoj, kiu poste estis plilarĝigita de Albert Einstein ankaŭ por atomoj kaj de iliaj nomoj nomata statistiko de Bose-Einstein. Laboraĵo de Bose Planck's Law and the Hypothesis of Light Quanta, kiu enkondukis la distribuon de probableco, estis presita en la germana scienca revuo Zeitschrift für Physik nur post rekomendo de Einstein kaj en lia traduko.

De la nomo Bose devenas ankaŭ la termino bosono.

En 1924 dum vojaĝo tra Eŭropo li kunlaboris inter alie kun pola fizikistino Maria Skłodowska-Curie en Parizo, kaj sekvan jaron kun Albert Einstein en Berlino.