Dako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Bangladeŝo. Por informoj pri la samnoma popolo en la iama Rumanio, vidu la paĝon dakoj.
Dako
bengale ঢাকা
urbo
Dhakamontage2.png
Administrado
Lando Bangladeŝo
Distrikto distrikto Dako
Fondita en 1608
Poŝtkodo 1000
Retpaĝaro oficiala retejo
Demografio
Loĝantaro 7 000 940  (2008)
Loĝdenso 10 917 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 44′ N, 90° 24′ O23.74027777777890.394722222222Koordinatoj: 23° 44′ N, 90° 24′ O
Alto 4 m
Areo 304 km² (30 400 ha)
Horzono UTC+6 (somere UTC+7)
Situo de Dako
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dhaka [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de Dako sur la mapo.
Fortikaĵo Aurangabado.
Riverbordo de Dako.

Dako[1] (bengale: ঢাকা, Ḍhākā [daka]) estas la ĉefurbo kaj grava universitata urbo de Bangladeŝo. Ĝi enhavas proksimume 15 milionojn da loĝantoj, pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la lando kaj unu el la plej loĝataj en la mondo.[2] Ĝi estas la ĉefa urbo de Daka Distrikto kaj de Daka Regiono. La aglomeraĵo Granda Dakareo enhavas loĝantaron de 17 milionoj de personoj.[3] La historia kvartalo de Dako staras ĉe la orienta bordo de la rivero Buriganga. Ĝi situantas en la centra parto de la Bengala Delto. Bengalaj islamanoj formas la majoritaton de la loĝantaro, sekvataj de la komunumoj de Bengal-hinduoj, Bengal-budhistoj, Bengal-kristanoj kaj Bahaanoj.

Dum la Mogola Imperio la urbo estis konata kiel Jahangir Nagar nome Urbo de Jahangir, nome en la 17a jarcento. Ĝi estis la ĉefurbo de la Mogola Bengalio dum 175 jaroj;[4] kaj floris en komerco kaj kulturo kiel kosmopolita komerca ĉefurbo kaj la kerno de la tutmonda komerco de muslina kotono, teo, kruda juto kaj silko. La urbo estis hejmo de du gravaj karavanserajoj de la subkontinento: nome la Bara Katra kaj la Ĉoto Katra, situantaj ĉe la riverbordoj de Buriganga. La Mogoloj ornamis la urbon per prilaboritaj ĝardenoj, tombejoj, moskeoj, palacoj kaj fortikaĵoj. Dako iĝis konata kiel Urbo de Moskeoj en Bengala.[4] Ĝi estis priskribita ankaŭ kiel Venecio de Oriento.[5] La malnova urbo estis hejmo al variaj komercistaj grupoj el Eŭrazio. Je la pinto de sia mezepoka hegemonio, Dako estis konsiderita kiel unu el plej riĉaj kaj prosperaj urboj en la mondo.[6] Ĝi estis centra por la ekonomio de la Mogola Imperio, kio generis 50% el la Mogola Malneta enlanda produkto.[6]

La moderna urbo grandparte estis disvolvigita dum la epoko de la Brita Hindio kaj tuj estis la dua urbo plej granda de Bengalo, post Kolkato. En 1793, Dako estis cedita al la Brita Orienthinda Kompanio. Brita Dako disvolviĝis en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, per la establado de fervojoj, jutokomerco kaj variaj edukaj kaj kulturaj institucioj. Ĝi estis la ĉefurbo de Brita Orienta Bengalo kaj Asamo inter 1905 kaj 1912.

Pro sendependiĝo el Britio kaj poste disde Barato, Dako iĝis la administra ĉefurbo de la Orienta Pakistano, antaŭ iĝi ĉefurbo de Bangladeŝo post ties siavica sendependiĝo en 1972. Dum tiu periodo Dako suferis same kiel la tuta lando teruran politikan konfuzon, inklude multajn periodojn de militista interveno kaj detruo fare de militoj kaj naturaj katastrofoj kiaj inundoj. Post sendependeco, Daka vidis rapidan urban kreskon kiel centro de politika, ekonomia kaj kultura vivo en Bangladeŝo.[7][8]

La moderna Dako ĝuas la plej altan lokon de Bangladeŝo pri alfabetigo kaj diversaflankan ekonomion. Krome, la urba infrastrukturo estas la plej evoluinta en la lando. Ĝi estas unu el la du ĝemelaj ekonomiaj centroj de la lando, kun Chittagong, al kiu ĝi estas konektata pere de la Grand Trunk Road (grandatrunka ŝoseo) kaj la Bangladeŝa Fervojo. La urbo estis en 2012 ISESCO Azia Ĉefurbo de Kulturo.[9] Ĝi ricevas la servon de la Ŝahjalal Internacia Flughaveno. Kiel unu el plej dense loĝataj kaj unu el plej rapide kreskantaj urbegoj en la mondo,[10] Ĝi ankaŭ alfrontas grandajn problemojn kiel poluado, grandaj trafikaj obstrukcoj, malabundeco de provizado, malriĉeco kaj deliktado. Kun ĉiutaga trafiko de ĉirkaŭ 600,000 ciklotaksioj, Dako estas kromnomita kiel Rikiŝa (ciklotaksia) Ĉefurbo de la Mondo.[11][12]

En la lastaj jardekoj Dako spertis modernigon de la transportoj, konektoj kaj publikaj vorkoj de la urbo. La ĉefurbo de Bangladeŝo ankaŭ altiras multnombrajn turistojn kaj grandajn entreprenojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la nomo de Dako estas necerta. Iam la arbo dako nome Butea monosperma estis tre ofta en la areo kaj la nomo de la urbo eble devenas el tio. Alternative, tiu nomo povus aludi al la kaŝita diino Dakesŭari, kies adorejo estas situanta en la sudokcidenta parto de la urbo.[13] Alia populara teorio asertas ke Dako aludas al granda membranofona muzikinstrumento, nome dhakdako kiu estis ludita pro ordono de Subahdar Islam Ĥan la 1-a dum la inaŭgurado de la Bengala ĉefurbo en 1610.[14] Kelkaj referencoj diras ankaŭ ke la nomo derivas el prakrita dialekta vorto nomita Daka Basa; aŭ Dakka, uzata en la verko Rajtarangini por horloĝa stacio; aŭ ĝi estas same kiel Davaka, menciita en piliera surskribaĵo de la reganto Samudragupta en urbo Allahabad kiel orienta landlima regno.[15]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la Lalbagha Fortikaĵo.
Bengala virino vestanta muslinon en Dako en 1789.
Malnova Tribunalo.

La historio de la urba setlado en la areo de nuntempa Dako datas el la unua jarmilo.[13] La regiono estis parto de la antikva distrikto Bikrampur, kiu estis regata de la Sena dinastio.[16] Sub islama regado, ĝi iĝis parto de la historia distrikto Sonargaon, nome regiona administracia kerno de la Delhia kaj de la Bengala Sultanlandoj.[17] La Granda Trunkoŝoseo pasis tra la regiono, konektante ĝin kun Norda Barato, Centra Azio kaj la sudorienta havenurbo Ĉitagongo.

La Mogola Imperio regis la regionon dum la komenco de la moderna periodo. Sub Mogola regado, la Malnova Urbo Dako kreskiĝis sur la bordoj de la rivero Buriganga. Dako estis proklamita la ĉefurbon de Mogola Bengalio en 1608. Islam Ĥan Ĉiŝti estis la unua administracianto de la urbo.[18] Ĥan nomis ĝin "Ĝahangirabad" (Urbo Ĝahangir) honore al la imperiestro Ĝahangir. La nomo falis tuj post la anglia konkero. La ĉefa etendo de la urbo okazis sub la mogola guberniestro Ŝaista Ĥan. La urbo tiam estis 19 al 13 km, kun loĝantaro de preskaŭ unu miliono da personoj.[19] Dako estis unu el la plej grandaj kaj plej prosperaj urboj en Suda Azio.[20] Ĝi kreskiĝis al regiona ekonomia centro dum la 17a kaj 18a jarcentoj, servante kiel kerno por eŭraziaj komercistoj, kiel bengalanoj, marŭaranoj, kaŝmiroj, guĝaratoj, armenoj, araboj, persanoj, grekoj, nederlandanoj, francoj, angloj kaj portugaloj.[17][21][22] La urbo estis centro de la tutmondaj muslina, kotonaj kaj juta industrioj, el kiuj 80,000 lertaj teksistoj.[6] Mogola Bengalio generis 50% el la MEP de la Mogola Imperio, kiu tiam konstituis 29% el la tutmonda MEP. Dako estis la komerca ĉefurbo de la imperio.[6] La urbo havis bone konstruitajn ĝardenojn, monumentojn, moskeojn, templojn, bazarojn, preĝejojn kaj karavanserajojn. La Bara Katra estis la plej granda karavanserajo. La riverbordoj disponis el teejoj kaj nombraj domegoj. La eŭraziaj komercistoj konstruis kvartalojn en Farashganj (Franca Bazaro), Armanitola (Armena kvartalo) kaj Postogola (Portugala kvartalo).

Bengalio estis regiono de alvenantoj kun majoritato de Bengalaj islamanoj kaj minoritato de Bengalaj hinduoj. Laŭ la priekonomika historiisto Indrajit Ray, ĝi estis tutmonde elstara en industrioj kiel la vestaĵindustrio kaj la ŝipkonstruado.[23] Ĝi estis eksportanto de tekstiloj el silko kaj kotono, ŝtalo, nitro, kaj produktoj de agrikulturo kaj industrio.[6]

Pro la malvenko de la Naŭabo de Bengalio en la Batalo de Buksaro en 1764, la Britia Orienthindia Kompanio akiris la rajton kolekti impostojn el la princlando Bengalio. La urbo formale pasis al la kontrolo de la Britia Orienthindia Kompanio en 1793 kaj Dako eniris tute en la imperiaj komercaj retoj de la Brita Imperio.[24] Pro la eksplodo de la Industria Revolucio en Granda Britio, Dako iĝis ĉefa centro de la juta komerco, ĉar Bengalio estis la plej granda produktanto de juto en la mondo.[25]

Dako, sub Britia regado en 1861.

Dako suferis stagnadon kaj malpliĝo ekis dum la mezo de la 19-a jarcento. Ties muslina industrio estis detruita pro alta kolonia impostado, malpliigo de la komerco kaj devigo de importado de britaj tekstiloj. La teksistoj de la urbo malsategis ĝismorte dum la malsatego de 1770.[6] La plialtigo de la kolonia ĉefurbo Kolkato okazigis akran malpliigon en la loĝantaro de la urbo. Dako ege malriĉiĝis. En 1824, anglikana episkopo priskribis Dakon kiel urbo de grandiozaj ruinoj.[26] Dum la Ribelo de 1857, la urbo suferis ribelojn fare de la Bengala Armeo.[27] La Brithindia regado estis establita post la ribelo. Ĝi havigis privilegiojn al la Daka Naŭaba Familio, kiu dominis en la elito kaj politika kaj socia de la urbo. La Daka Kantonmento estis establita kiel bazo por la Brithindia Armeo. La Britoj disvolvigis la modernan urbon ĉirkaŭ Ramna, la Ŝahbaga Ĝardeno kaj la Viktoria Parko. Oni enkondukis modernan urban akvosistemon en 1874.[28] En 1885, la Dakŝtata Fervojo estis malfermita per 144 km de fervoja linio kiu konektas Majmansingon kaj la havenon de Narajanganĝ tra Dako.[29] La urbo poste iĝis kerno de la Orientbengala Ŝtata Fervojo.[29] La unuaj filmoj estis montritaj en la Krona Teatro en Dako en la 17a de aprilo 1898.[30] La filmomontro estis organizita de la Bedforda Bioskopa Kompanio.[30] La liverado de elektro ekis en 1901.[31]

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mapo de Dako en 1924.
Strata bildo pri Dako.
Tumulto sur stratoj de Dako.
Vasta panoramo de Dako.

Kelkaj el la fruaj edukaj institucioj establitaj dum la Brita periodo estis la Daka Kolegio, la Daka Medicina Altlernejo, la Edena Kolegio, la Altlernejo Sankta Gregorio, la Mohsinia Madraso, la Ĝaganata Kolegio kaj la Ahsanulaha Altlernejo de Inĝenierado. La Ideala Kolegio estis fondita la 15an de marto 1965. Post la inaŭguro, ĝis 1968 ĝi estis porjunula lernejo. En 1972 la lernejo estis konvertita en altlernejo. La studentoj el la lernejo partoprenis en mezlernejaj ekzamenoj (agale al O-nivelo) por la unua fojo en 1973 kaj havigis eksterordinaran sukceson por la unua fojo. Ĉevalkurado estis preferata ŝatokupo por la elitaj loĝantoj en la urba Ĉevalkurejo Ramna ĉe la Daka Klubo. La Vicreĝo de Hindio ofte vespermanĝis kaj distriĝis kun bengalaj aristokratoj en la urbo. Aŭtomobiloj ekaperis post la komenco de la jarcento.

Komence de la 20a jarcento, Dako projekciis sin mem kiel flagoportanto de la islamaj minoritatoj de Brita Hindio; male al la tre Hindu-dominata urbo de Kolkato.[25] Dum la interrompita Dispartigo de Bengalio en 1905, Dako iĝis la mallongdaŭra ĉefurbo de Orienta Bengalio kaj Asamo. En 1906, la Tuthindia Islama Ligo estis formita en Ahsan Manzil, dum kongreso pri liberala edukado gastigita de Naŭab Sir Ĥaŭĝa Salimullah. Bengalio estis reunuigita en 1911. La Universitato de Dako estis establita en 1921 pere de leĝo aprobita en la Imperia Leĝofara Konsilantaro. Ĝi startis per 3 fakultatoj kaj 12 departementoj, kiuj kovris la fakojn de sanskrito, bengala, angla, edukado, historio, araba, islamaj studoj, persa, urdua, filozofio, ekonomiko, politiko, fiziko, kemio, matematiko kaj juro.

La Orientbengala Kinkompanio produktis la unuajn longajn mutajn filmojn en Dako dum la 1920-aj jaroj, kiel Sukumari kaj La lasta kiso.[30] DEVCO, nome filio de la Oktavia Ŝtalkompanio, startis grandskalan distribuadon de elektro en 1930.[31] La flughaveno Tejgaon estis konstruita dum la Dua Mondmilito kiel bazo por la Aliancanoj. La Daka Medicina Kolegio estis establita en 1946.

Dako en la 1950-aj jaroj. La bildo montras la horloĝturon de la konstruaĵo DIT kaj la Bibi Mariam Kanonon.
Daka centra negoca distrikto en la 1960-aj jaroj.

Post la Dispartigo de Brita Hindio en 1947, Daka iĝis la ĉefurbo de Orienta Bengalio (1947-1955) kaj de Orienta Pakistano (1955-1971). Ĝi estis hejmo de la la plej granda leĝofara asembleo en Pakistano, ĉar orientbengalanoj kompromisis kiel la majoritato de la loĝantaro de la nova ŝtato. La urba loĝantaro de Dako spektakle pliiĝis pro islama migrado el la tuta Bengalio kaj el aliaj partoj de la subkontinento.[32] Dako ekvidis rapidan urban ekspansion el la 1950-aj jaroj. La Orientpakistana Borsa Asocio formiĝis la 28an de aprilo 1954 kaj poste iĝis la Borso de Dako. Orient Airways, fondita de la Orientpakistana industriisto Mirza Ahmad Ispahani, faris la unuan komercan flugon inter Dako kaj Karaĉi la 6an de junio 1954. La aviadilkompanio poste evoluis al Pakistan International Airlines. La Rajdhani Unnaĝan Kartripakĥa, nome Daka Pliboniga Asocio estis establita en 1956 por kunordigi la disvolvigon de la urbo. La unua ĉefa plano por la urbo estis desegnita en 1959.[33] Kelkaj landoj malfermis konsulejojn en Dako, kiel Usono, Barato, Unuiĝinta Reĝlando, Sovetunio kaj la Popola Respubliko Ĉinio. La Sudorientazia Traktatorganizo establis esplorcentron (nune nome ICDDR,B) por batali kontraŭ malsano en 1960.

Tiom frue kiom je 1947, jam estis postuloj, ke Dako estu hejmo de la parlamento de la federacio pakistana. Ŝaista Ikramullah asertis, ke la Konstitucifara Asembleo devas kunveni en Orienta Bengalio ĉar tie estas la plej granda loĝantaro de la lando. En 1962, la prezidento Ajub Ĥan nomumis Dakon kiel la sidejo de la proponita Nacia Asembleo skizita en la Konstitucio de 1962. La registaro nomumis Louis Kahn kaj Muzharul Islam por desegnadi ĉefurban komplekson en Dako. La urbo estis deklarita kiel la leĝofara ĉefurbo de la lando.[34] La hotelo InterContinental Dhaka, desegnita de William B. Tabler, malfermiĝis en 1966 en Ramna. La Orientpakistana Helikoptera Servo konektis Dakon kun aliaj mondoregionaj urboj kiel parto de la plej granda komerca helikoptera reto de la mondo.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

La Aŭamia Ligo estis formita en la Rozĝardena Palaco en 1949 kiel la Bengalia alternativo al la dominado de la Islama Ligo en Pakistano. Tuj aperis pliiĝantaj politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj diferencoj inter ambaŭ flankoj de la lando. La Movado por bengala lingvo atingis pinton en 1952.[35] Dako restis centro de revolucia kaj politika aktiveco, ĉar la studentaj aktivismo kaj postuloj por aŭtonomeco pliiĝis. La Sespunkta Movado en 1966 estis tre amplekse subtenita de urbaj loĝantoj. La urbo havis influan gazetaron fonditan kaj posedatan de Ĝar Mohammad Ĥan, kiel ekzemple gazetoj kiel Ittefaq kaj Weekly Holiday. Dum la politika kaj konstitucia krizo en 1971, la militista junto estrita de Jahja Ĥan malakceptis transigi la povon al la ĵus elektita Nacia Asembleo, kio okazigis amastumultojn, civilan malobeon kaj movadon por memdetermino. La 7an de marto 1971, la estro de la Aŭamia Ligo nome Ŝeiĥ Muĝibur Rahman diskursis antaŭ publika homamaso en la Ramna Ĉevalkurejo Maidan en Dako, en kiu li malrekomendis luktadon por sendependeco.[36][37] Sekve, Orienta Pakistano venis sub malkunlabora movado kontraŭ la ŝtato Pakistano. En la Tago de la Pakistana Respubliko (23a de marto 1971), oni svingis Bangladeŝajn flagojn tra tuta Dako kiel montro de rezistado.[38]

La 25an de marto 1971, la Pakistana Armeo lanĉis militoperacojn kiel Operaco Reflektilo kontraŭ la loĝantaro de Orienta Pakistano.[39] Dako suferis la frapon de la masakroj fare de la armeo, kaj atestis genocidon kaj kampanjon de grandskalan subpremadon, pro arestoj, torturoj kaj murdoj de civiluloj, studentoj, intelektuloj, politikaj aktivuloj kaj religiaj minoritatoj de la urbo. La armeo frontis insurekciojn el la Orientpakistanaj Rifluloj kaj el la Bengala polico.[40] Grandaj partoj de la urbo estis bruligitaj kaj detruitaj, inklude hinduajn kvartalojn.[39] Multo el la loĝantaro de la urbo estis translokigita aŭ devigita fuĝi al la kamparo.[41] En la posta Bangladeŝa Liberigo-Milito, la Bangladeŝaj Fortoj lanĉis regulajn gerilajn atakojn kaj embuskajn operacojn kontraŭ Pakistanaj fortoj. Dako estis frapita de nombraj aeratakoj fare de la Barata Aerforto en decembro dum la Barat-pakistana Milito de 1971.[42] Dako estis atestanto de la kapitulaco de la fortoj de Okcidenta Pakistano antaŭ la Bangladeŝ-Barataj Aliancaj Fortoj la 16an de decembro 1971 dum la kapitulaco de Pakistano.[43]

La skulptaĵo Rajoŝik, antaŭ la hotelo InterContinental Dhaka, montras ĉevalĉaron kiel tiuj kiuj estis iam oftaj en la urbo.

Dako estis deklarita landa ĉefurbo fare de la Konstitucifara Asembleo de Bangladeŝo en 1972. La post-sendependiga periodo estis atestanto de rapida kresko ĉar Dako allogis migrantajn laboristojn el la tuta rura Bangladeŝo. Ĉirkaŭ 60% el la nuntempa loĝantaro devenis el la rura migrado.[44] La urbo suferis socialisman maltrankvilon komence de la 1970-aj jaroj, sekvite de kelkaj jaroj de militjuro. La Borso kaj la libera merkato estis restaŭrita fine de la 1970-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj, Dako vidis la inaŭgurojn de la sidejo de la Nacia Parlamentejo (kiu ricevis la premion Aga Ĥan pri arkitekturo), de la nova internacia flughaveno Hazrat Ŝahjalal kaj la Bangladeŝa Nacia Muzeo. Bangladeŝo pioniris la formadon de la Sud-Azia Unuiĝo por Regiona Kunlaboro kaj ĝi gastigis sian unuan pintokunvenon en Dako en 1985.[45] Homamasa ribelo en 1990 kondukis al la reveno de parlamenta demokratio. Dako gastigis triflankan pintokunvenon inter Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo en 1998;[46] la pintokunvenon de la D-8 Organizado por Ekonomia Kunlaborado en 1999 kaj konferencojn de la Komunumo de Nacioj, de la SAARC, de OIC kaj de agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj dum variaj jaroj.

En la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, Dako espertis plibonigan ekonomian kreskon kaj la aperon de novaj negocaj distriktoj kaj satelitaj urboj.[47] Inter 1990 kaj 2005, la loĝantaron de la urbo duobliĝis el 6 milionoj al 12 milionoj da personoj.[48] Estis pliiĝanta eksterlanda investado en la urbon, partikulare en la financaj kaj tekstilaj produktosektoroj. Sed foje la strikoj organizitaj de sindikatoj kaj politikaj partioj ege maltrankviligis la ekonomion de la urbo.[49] La ofteco de strikoj malpliiĝis ekde 2014. En kelkaj jaroj, la urbo spertis grandajn subitajn inundojn dum la musono.

Dako estas unu el plej rapide kreskantaj grandurbegoj en la mondo.[50] Oni antaŭvidis, ke ĝi estos unu el la plej grandaj metropoloj de la mondo ĉirkaŭ 2025, kun Tokio, Meksikurbo, Ŝanhajo, Pekino kaj Novjorko.[51] Dako plue estas unu el la plej malriĉaj grandurbegoj. Plej el ties loĝantaro estas ruraj migrantoj, kiel klimataj rifuĝintoj.[52] Blukolumaj laboristoj loĝas ofte en ladurboj. Trafikŝtopado estas unu el la plej rimarkindaj trajtoj de moderna Dako. En 2014, oni informis, ke nur 7% el la urbo estas kovrita de ŝoseoj.[53] La unua fazo de la Daka Metroo estas planita por malfermo en 2021, koincide kun la ora jubileo de la Bangladeŝa sendependiĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Florantaj arboj Delonix regia en Dako dum la somero en la kvartalo Ŝer-e-Bangla Nagar.
Satelita vido de Dako.

Dako estas urbo situa en la centro de Bangladeŝo. Ĉi tiu urbo havas koordinatojn 23°42′0″N 90°22′30″E  /  23.7°N, 90.375°O / 23.7; 90.375 (Dako) kaj troviĝas sur la orientaj bordoj de la rivero Buriganga. La urbo estas situa ĉe la plej malsupraj areoj de la Delto de Gango kaj okupas totalan areon de 815.85 km².[54] Ĝi kovras totalan areon de 306.38 kvadrataj kilometroj. Tropika vegetaĵaro kaj malsekaj grundoj karakterizas la terenon, kiu estas ebena kaj tro proksima al la marnivelo. Tio lasas Daka sun risko de inundoj dum la musonaj sezonoj kiam okazas fortaj pluvegoj kaj ciklonoj.[55] La Daka Distrikto limas kun la distriktoj Gazipur, Tangail, Munŝiganj, Rajbari, Naraĝanganj, Manikganj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dako havas varman, malsekan kaj humidan tropikan klimaton kun musono. Jare pluvas po 1800 milimetroj precipe inter majo kaj septembro. La jara averaĝtemperaturo estas 25 °C. La seka vintro komenciĝas en novembro kaj finiĝas ĝis marto. Januare estas nur 18 °C. Poste varma printempo alvenas sen pluvo kaj kun temperaturo 29 °C. Somere alvenas musono, kiu faras inundojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo Sat Gambuj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Celebrado de la Bangladeŝa Sendependeca Tago kun Bangladeŝa Flago.

Kiel la plej loĝata urbo de Bangladeŝo, Dako havas viglan kulturan vivon. Ĉiujaraj festoj por Bangladeŝa Sendependeca Tago (26-a de marto), Tago de la Lingva Movado (21-a de februaro) kaj Venka Tago (16-a de decembro) estas alte festataj tra la urbo. La loĝantaro de Dako kolektiĝas ĉe la Ŝahid Minar kaj la Jatijo Smriti Soudho por memori la naciajn heroojn de la liberiga milito. Ĉi tiuj okazoj estas observataj per publikaj ceremonioj kaj amaskunvenoj en publikaj terenoj. Multaj lernejoj kaj altlernejoj organizas foirojn, festojn kaj koncertojn en kiuj civitanoj de ĉiuj niveloj de socio partoprenas.

Pohela Baiŝaĥ, la bengala Nova Jaro, okazas je la 14-a de aprilo kaj estas popole festata tra la urbo.[56] Grandaj amasoj da loĝantaro kolektiĝas sur la stratoj de Ŝahbag, Ramna Parko kaj la sidejo de la Universitato de Dako por festoj. La plej populara vestostilo por virinoj estas sarioŝaravaro, dum viroj kutime preferas okcidentan vestaĵon al la tradicia lungi. La islamaj festoj de Eid ul-Fitr kaj Eid ul-Adha estas vaste festataj en la tuta urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dako estas konata, kiel ĉefurbo de rikiŝoj, kie cirkaŭ 400,000 rikiŝoj funkcias. Ankaŭ la etaĝaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Dako havas kontaktojn aŭtovoje kun Kolkata kaj Agartala. La ĉefurbo havas stacidomon, internacian flughavenon kaj riverbordan havenon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vido de la rivero Buriganga el ponto en Dako.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2002/2005.
  2. Population & Housing Census-2011. Bangladesh Bureau of Statistics. Alirita 15a de decembro 2015.
  3. [1]
  4. 4,0 4,1 Dhaka | national capital, Bangladesh | Britannica.com
  5. Cities and Natural Process: A Basis for Sustainability - Michael Hough - Google Books
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Which India is claiming to have been colonised? | The Daily Star, 31a de julio 2015
  7. Md Mashrur Rahman Mishu. (7a de Aŭgusto 2010). "Historic Dhaka city: Past glory and present crisis". Archive.thedailystar.net. [2] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  8. Shay, Christopher (15a de Aŭgusto 2011). "Travel - Saving Dhaka's heritage: History, Bangladesh". BBC. [3] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  9. [4]
  10. Demographia (Januaro 2015). Demographia World Urban Areas (PDF) (11a eld.). [5] Alirita la 26an de aprilo 2016.
  11. "everything about our city". Dhaka City. Alirita la 8an de majo 2010.
  12. Monda Banko (30a de julio 2010). Country Assistance Strategy for the People's Republic of Bangladesh for the Period FY11-14, paĝo 4. [6] Alirita la 26an de aprilo 2016.
  13. 13,0 13,1 Dhaka. britannica.com. Alirita 4a de februaro 2013.
  14. Islam Khan Chisti. Banglapedia. Alirita 4a de februaro 2013.
  15. . Dhaka. Banglapedia (23 April 2007). Alirita 23a de aprilo 2007.
  16. Dhaka City Corporation (5a de septembro 2006)Pre-Mughal Dhaka (before 1608). Arkivita el la originalo je 10a de aprilo 2008. Alirita 1a de decembro 2015.
  17. 17,0 17,1 "From Jahangirnagar to Dhaka", Forum, The Daily Star. Kontrolita 18a de februaro 2015.
  18. (2013) Megacities: Our Global Urban Future. Springer, p. 60. ISBN 978-90-481-3417-5.
  19. State of Cities: Urban Governance in Dhaka (May 2012).
  20. . Travel – Saving Dhaka's heritage. BBC. Alirita 18a de februaro 2015.
  21. COLLEY, Linda. (2009) The Ordeal of Elizabeth Marsh: A Woman in World History. Knopf Doubleday Publishing Group, p. 262–. ISBN 978-0-307-53944-1.
  22. Muntassir Mamoon, Ḍhākā Nagara Jādughara. Ḍhākā granthamālā Vol. 11 Ḍhākā Nagara Jādughara, 1991 (originalo el la Universitato de Kalifornio, ciferecigita en 2008). pp 18–20
  23. Indrajit Ray. (2011) Bengal Industries and the British Industrial Revolution (1757-1857). Routledge, p. 57, 90, 174. ISBN 978-1-136-82552-1.
  24. Srangio, Sebastian (1a de oktobro 2010). "Dhaka: Saving Old Dhaka's Landmarks". The Caravan. Arkivita el la originalo en la 9a de septembro 2015. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  25. 25,0 25,1 WORLDVIEW.
  26. Lalbagh Kella (Lalbagh Fort) Dhaka Bangladesh 2011 54.JPG
  27. "Rare 1857 reports on Bengal uprisings – The Times of India", The Times of India.
  28. Dhaka WASA. Dwasa.org.bd. Alirita 18a de februaro 2015.
  29. 29,0 29,1 [7]
  30. 30,0 30,1 30,2 [8]
  31. 31,0 31,1 History of Electricity in Bangladesh | Thcapriciousboy. Tusher.kobiraj.com (18a de julio 2013). Arkivita el la originalo je 16a de februaro 2015. Alirita 18a de februaro 2015.
  32. [9]
  33. [10]
  34. (1968) Pakistan Affairs. Information Division, Embassy of Pakistan..
  35. . Calcutta and Dhaka: A tale of two cities (PDF). Inroads. Alirita 29a de junio 2015.
  36. Sheikh Mujibur Rahman. Virtual Bangladesh. Alirita 18a de februaro 2015.
  37. . Calcutta and Dhaka: A tale of two cities (PDF). Inroads. Alirita 29a de junio 2015.
  38. The Pearson General Knowledge Manual 2012 – Edgar Thorpe (23a de marto 1971). Alirita 18a de februaro 2015.
  39. 39,0 39,1 Centuries of Genocide: Essays and Eyewitness Accounts. Alirita 18a de februaro 2015.
  40. Science, Technology, Imperialism, and War. Alirita 18a de februaro 2015.
  41. Fall of Dhaka: Memories of a bloody December – Pakistan. Dawn. Alirita 18a de februaro 2015.
  42. SALIK, Siddiq. (1997) Witness to Surrender. ISBN 984-05-1374-5.
  43. Jacob, Lt. Gen. JFR, Surrender at Dacca: Birth of a Nation
  44. [11]
  45. [12]
  46. [13]
  47. (January 2008) “Rapid Urban Growth and Poverty in Dhaka City”, Bangladesh e-Journal of Sociology 5 (1). 
  48. [14]
  49. [15]
  50. [16]
  51. Dhaka, Bangladesh: Fastest Growing City in the World. CBS News. Alirita 22a de februaro 2019.
  52. [17]
  53. Welcome to the Traffic Capital of the World. The New Republic. Alirita 22a de februaro 2019.
  54. Bangladesh Online 18a-2-2007 [18] Geografio kaj klimato, PHP, konsultita la 18an de februaro de 2007.
  55. Hough, Michael (2004). Cities and natural process. Routledge. pp. 64–65. ISBN 0-415-29855-5.
  56. Ahmed, Dr. Nizamuddin (27-a de septembro 2006). Happy 400th anniversary, Dhaka! - Feliĉa 400a datreveno, Dako!. The Daily Star.

Bibliografio pri Dako[redakti | redakti fonton]

  • Sharuf Uddin Ahmed, eld. (1991). Dhaka -past present future. The Asiatic Society, Dhaka. ISBN 984-512-335-X.
  • Karim, Abdul (1992). History of Bengal, Mughal Period (I). Rajshahi.
  • Pryer, Jane (2003). Poverty and Vulnerability in Dhaka Slums: The Urban Livelihood Study. Ashgate Publishing. ISBN 0-7546-1864-1. OCLC 123337526 OCLC 243482310 OCLC 50334244 OCLC 50939515.
  • Rabbani, Golam (1997). Dhaka, from Mughal outpost to metropolis. University Press, Dhaka. ISBN 984-05-1374-5.
  • Sarkar, Sir Jadunath (1948). History of Bengal (II). Dhaka.
  • Taifoor, S.M. (1956). Glimpses of Old Dacca. Dhaka.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]