Ŝipkonstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ekspedicianoj de Francisco de Orellana konstruas malgrandan ŝipon nome la Sankta Petro.

Ŝipkonstruado estas la agado konstrui aŭ fabriki ŝipojn. Normale ĝi faratas en ŝipkonstruejoj. La radikoj de tiu agado datiĝas el la Prahistorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj arkeologiaj pruvaroj de la uzado de ŝipoj datiĝas el antaŭ 50.000 aŭ 60.000 jaroj en Novgvineo.

El la Antikva Egipto estas pruvaro ke jam oni konis la teknikojn por kongruigi ebenajn tabulojn por formi ŝipformon, kunigante ilin per ligneroj kaj peĉo por kalfatri. La ŝipoj de la dinastio 25a havis 25 metrojn de longo kaj ununuran maston.

La disvolviĝo de la navigado en tempoj grek-romiaj kondukis al la konstruado de grandaj ŝipojn kun tri aŭ kvin linioj de remiloj.

En la Mezepoko, dekomence la navigado suferis retroiron kiu ne estis superata ĝis la 15a jarcento kiam novaj ŝipoj kaj la reaktivado de la markomercaj itineroj revigligis denove la marveturadon. En la epoko de la malkovroj tiuj novaj modeloj, kreitaj por nevigi en la Balta kaj la Mediteranea maroj, estis anstataŭataj de galionoj kaj karaveloj, dezajnitaj por oceana navigado, dum pasis la ĉefa maragado kaj la ŝipkonstruejoj al la atlantika marbordo (Londono).

La plej antikvaj teknikoj de konstruado de ŝipoj probable estis de la tipo de malplenigado de trunkoj por formi kanuon, aŭ de enfoldigo de trunkoj, ĵonkoj, ktp. por formi flosojn (kiaj la Kon-Tiki de Thor Heyerdahl) aŭ la strukturoj el ligno aŭ kano kovritaj el animalaj haŭtoj.

La unua teknologia salto okazis kiam oni ekkonstruis ŝipojn baze sur lignaj tabuloj. Estas du ĉefaj teknikoj: supermetitaj tabuloj ekde la kilo, sen varangoj (laŭ stilo de la "drakkaroj" de vikingoj) aŭ la unuigitaj kaj kalfatritaj tabuloj sur kilo kaj varangoj. La kalafatrado konsistas en la enmeto inter ĉiu du tabuloj de stupo kaj peĉo, tiele oni evitas la eniron de akvo tra la fendetoj kiuj estas inter du tabuloj.

En la 17a jarcento ekis la unuaj konstruadoj el metalo; dum la industria revolucio oni kreis la unuajn sekajn digojn artefaritaj konstruitaj el brikoj, dum la uzado de plastaj materialoj kaj la komponaĵoj el vitrofibrokarbonfibro kun epoksi-rezinoj komencis en la 20a jarcento.

Ankaŭ en la 20a jarcento oni disvolvigis teknikojn de epoksigo de ligno, kio faras ilin pli daŭreblaj kaj rezistaj, kaj remalfermiĝis la nova konstruado de ŝipoj el ligno.