Peĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Peĉo estas nigra glueca substanco, ekstraktata el (pina kaj alia ligna) rezino aŭ minerala gudro.

Oni povas ekstrakti ĝin dum frakciigo (frakcia distilado) de terkarba gudro (je 500–600 Co). Se oni frue ĉesigas la frakciigon, estiĝas mola peĉo (moliĝanta ĉe 50 Co), se oni malfrue ĉesigas la frakciigon, estiĝas malmola peĉo (moliĝanta ĉe 80 °C).

Ĝi estas grava liga materialo por koakso, bazmaterialo por lakoj, izolaĵoj. Oni povas produkti el ĝi eĉ koakson.

Peĉo povas signifi ankaŭ malbonŝancon, mizeran okazaĵon.