Sario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hindaj virinoj kun sarioj en Parizo

Sario (hinde, f., साड़ी, saṛī, angle: saree) estas tradicia hinda vestaĵo.

La vindvestaĵo por virinoj konsistas el kvin ĝis ses metrojn longa ne kudrita okangula tuko, kiu kutime estas ornamita de larĝa alikolora bordo je unu rando. Sub la sario oni portas kutime longan subjupon. Ĉe la supera parto de la korpo oni portas mallongan bluzeton, nomita Choli (चोली), kiu estas butonata antaŭe.

Ekzistaj multaj diversaj manieroj por porti sarion. Kelkfoje laŭ la vindmaniero eblas vidi de kie venas la portantino, ekzemple en Guĝarato la fino de la sari pendas ne malantaŭe sed antaŭe. Necesas iom da ekzercado por bone vesti sin per sario, ĉar ĝi estas tute ne kudrita.

Fama produktejo de sarioj estas Patan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sarongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]