Vjentiano aŭ Vjentjano (ວຽງຈັນ Viangchan, en laŭa lingvo) estas ĉefurbo de Laoso. Ĝi havas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn (jaro 2005) kaj en la aglomero loĝas ĉirkaŭ 716 000 (jaro 2004). La urbo troviĝas ĉe la maldekstra bordo de la riveroMekongo, kiu landlimas Laoson kaj Tajlandon.
Fondo de la urbo ne estas konata, sed supozeble okazis antaŭ la 11-a jarcento. La plej frua konata reĝlando en la loko nomiĝis "Lan Xang" kaj estiĝis 1354. Tiam la urbo Vjentiano estis grava loko, kaj poste dum jaro 1563 ĝi iĝis ĉefurbo. Inter 1707 kaj 1779 la urbo estis memstara urboŝtato. La francoj okupis la regionon dum 1893 kaj Vjentiano iĝis ĉefurbo de la franca kolonio jaro 1899. La lando Laoso akiris sendependecon en 1954 kaj Vjentiano iĝis ĝia ĉefurbo.