Islamabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la ĉefurbo de Pakistano. Ekzistas pliaj urboj, kies nomoj transliteriĝas al la latina alfabeto Islamabad aŭ Eslamabad, kelkaj el ili kun nomaldono por pli klare diferenciĝi de la ĉefurbo de Pakistano. Unu el tiuj urboj estas Islamabad-Garb en Irano.
Islamabado
urdue اسلام آباد Islām ābād
urbo
Fotomontaĵo
Islamabado
Flago
Oficiala nomo: اسلام آباد
Ŝtato Pakistano Pakistano
Teritorio Ĉefurba teritorio Islamabado
Historiaj regionoj Induso-civilizacio, Panĝabio
Montaro Plataĵo Pothohar
Memorindaĵo Moskeo de Faisal
Universitato Universitato Quaid-i-Azam
Rivero Soan
Situo Islamabado
 - koordinatoj 33° 43′ 00″ N 73° 04′ 00″ O / 33.71667 °N, 73.06667 °O / 33.71667; 73.06667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 604 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 457 m s. m.
Areo 120,00 km² (12 000 ha)
 - de metropolo 233,00 km² (23 300 ha)
Loĝantaro 689 249 (2010)
 - de metropolo 1 740 000
Denseco 5 743,74 loĝ./km²
 - de metropolo 7 468 loĝ./km²
Horzono UTC (UTC+5)
Poŝtkodo 44000
Telefona antaŭkodo 051
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Mapo de la islamabada administra regiono
Mapo de la islamabada administra regiono
Mapo de la islamabada administra regiono
Vikimedia Komunejo: Islamabad
Retpaĝo: www.islamabad.gov.pk
Map

Islamabado (angle Islamabad [ɪsˈlɑːməˌbɑːd], urdue اِسلام آباد, Islām Ābād, kun loĝantaro de 1 014 825 en 2017) estas la ĉefurbo de Pakistano, situante en la nordoriento de la lando en la Islamabada Ĉefteritorio, kvankam la areo apartenis historie al regiono Panĝabo (Pakistano).

La urbo troviĝas ĉe la angulo de la Potohar-a plataĵo, sude de Margalla-monteto. La klimatto de la regiono estas iomete regulita per tri artefaritaj lagoj (Rawal, Simli kaj Khanpur). Varmegaj someroj kun musonaj pluvegoj (inter julio kaj aŭgusto) ŝanĝiĝas kun malvarma vintro (de decembro ĝis februaro); vintre la temperaturo estas sub la frostopunkto.

De la sendependiĝo ĝis 1958, la Pakistana ĉefurbo estis Karaĉio en Sindh, sude de la lando. Por eviti la koncentriĝon de investoj en Karaĉi kaj malriĉigon de aliaj regionoj, oni deziris konstrui novan, pli bone lokitan ĉefurbon. Kiam Ajub Ĥan en 1958 iĝis prezidento de Pakistano, li igis absoluta prioritato konstruon de nova ĉefurbo. Oni elektis areon rekte en nordo de Rawalpindi. Rawalpindi iĝis provizora ĉefurbo. La konstrulaboroj ekis en la 1960-aj jaroj sub gvido de la greka urboplanisto Constantinos A. Doxiadis. Lia plano dividis la urbon je sektoroj, kiuj entenis 4 subsektorojn, kiuj estis dividitaj per verdaj zonoj kaj parkoj. Li tre atentis pri naturo kaj maldenseco. La laboroj daŭris ĝis komenco de la 1980-aj jaroj, kiam la registaro igis ĝin finfine ĉefurbo. Tiutempe loĝis nur 250 000 homoj tie, sed dum la 1990-aj jaroj tio draste ŝanĝiĝis – la loĝantaro kreskis rapide kaj oni devis konstrui novajn sektorojn.

Ĉar Islamabad kaj Rawalpindi estas tre proksime, oni rigardas ilin ĝemelurboj. Fakte, la plimulto de la armea ĉefkvartalo troviĝas en Rawalpindi.

Islamabad estas moderna kaj pura urbo, precipe se oni komparas kun aliaj urboj de Pakistano. La urbo – dankeble al la sektoroj – estas efike subdividita; en ĉiu sektoro troviĝas certaj instalaĵoj kiel moskeo kaj foiro. La komerca centro de la urbo estas konata kiel blua areo, kiu etendiĝas apud la avenuo Jinnah, nomumita post fondinto de Pakistano Mohammed Ali Jinnah. La orienta fino de la Blua Areo etendiĝas ĝis en la Parlamentan Straton, kie troviĝas plimulto de la registaraj konstruaĵoj.

La Islamabada arĥitekturo montras mikson de tradiciaj kaj modernaj efikoj. Kelkaj konstruoj – ŝajne modernaj – iĝis "islamigitaj". La Saudi-Pak-a Turo estas bona ekzemplo por la kuniĝo de la moderna kaj la tradicia arĥitekturo. En la urbo troviĝas la Fejsalo- moskeo, konata pro ties okulfrapa konstrumetodo kaj grandeco.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]