Panĝabo (Pakistano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
پنجاب
Panjāb (urdue) / Punjab (angle)
Punjab in Pakistan (claims hatched).svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lahoro
Areo 205 344 km²
Loĝantaro 73 621 290 (1998)
Loĝdenso 358,5 (1998) loĝantoj po km²
ISO-kodo PK-PB
v  d  r
Information icon.svg

La historia Panĝabo (panĝabe: ਪੰਜਾਬ, panjāb, Punjab; „lando de la kvin riveroj“) estis iama provinco de Brita Hindio, kiu estis dividita en 1947 en okcidentan (pakistanan) kaj orientan (baratan) parton (vidu: Panĝabo (Barato)).

Ĉi tie temas pri la okcidenta parto, la pakistana provinco Panĝabo.


La pakistana provinco Panĝabo havas areon de 205.344 km² kaj loĝantaron de pli ol 75 milionoj, kaj tiel estas la plej populata provinco de Pakistano (preskaŭ 60% de la loĝantaro). Ĝia ĉefurbo estas Lahoro.


Geografio[redakti | redakti fonton]

Provinco Panĝabo limas al ĉiuj teritorioj de Pakistano krom al la Nordaj areoj, ĝi do najbaras al: la pakistanaj provincoj Sindo, Baluĉistano kaj Nordokcidenta limregiona provinco, kun kiu ĝi ĉirkaŭas la federacian distrikton Islamabado. En la okcidento ĝi havas mallongan komunan limon kun la Federacie administrataj tribaj areoj. Norda najbaro estas la duonaŭtonoma Azad Ĝamuo kaj Kaŝmiro.

Najbaraj regionoj en Barato estas la subŝtatoj: Ĝamuo kaj Kaŝmiro, la samnoma barata Panĝabo kaj Raĝastano.

Punjab, 1909

Gravaj urboj estas Multano, Fajsalabad, Sialkoto, Ravalpindio kaj Nankana Sahib.

Ses grandaj riveregoj fontas en Himalajo kaj fluas suden: Induso, Beaso, Satleĝo, Ĉenabo, Ĝelumo, Ravio.

La provinco grandparte estas fekunda regiono laŭlonge de la river-valoj, dum dezertoj troviĝas en limregionoj al Baluĉistano kaj al Barato (vidu: Tar, Ĉolistano). Panĝabo estas la plej intense irigaciita de la mondo, kanaloj troviĝas en ĉiuj partoj de la provinco.

Suda Panĝabo havas varmegan klimaton, la montetoj en la nordo estas varmetaj. Musono regule alportas pluvon en majo.

Badŝahi Masĝid - la plej granda moskeo de Mogola Imperio.

Popolo[redakti | redakti fonton]

La plej uzataj lingvoj en Panĝabo estas

La ĉefa religio estas islamo (97,2%) - kaj kristanismo (2,3%). - Antaŭ la divido de Panĝabo en 1947 estis minoritatoj de hinduoj (censo 1941: 13,3%) kaj sikoj (censo 1941 - "aliaj": 11,9%), sed ili ne restis en pakistana Panĝabo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Persa arkitekturo: Maŭzoleo de Ŝejko Rukh-e-Alam (1320)
Fortikaĵo de Lahoro, konstruigita de sik-reĝo Ranĝit Singh (Monda heredaĵo)

En antikva historio de Panĝabo multaj popoloj ludas rolon. La Indus-vala civilizo (ĉ. 2600 ĝis 1700 a.K.) havis sian ĉefurbon en Harapo. Dum la sekva veda epoko fondiĝis hinduismo en la regiono kaj disvastiĝis tra la tuta Hinda subkontinento.

Aleksandro la Granda entreprenis militiron al Hindio kaj en 326 a.K. venkis la Panĝaban reĝon Raja Puru (Rupushotthama aŭ greke: Poro) en la Batalo de Hidaspo, sed ne sukcesis daŭre okupi la landon.

En 711 la Omajadoj konkeris Panĝabon kaj Sindh kaj alportis islamon. En 1206 stariĝis la sultanejo de Delhi, kiu daŭris ĝis 1526 kaj kiun sekvis la Mogola imperio.

Post sangaj bataloj Mahmud de Ghazni (10-a jc.) and Timur Lenk (14-a jc.) provizore integris Panĝabon en siajn regnojn, sed ne longe.

De 1524 ĝis 1739 Panĝabo estis parto de la Mogola Imperio, persaj arkitekturo, poezio, arto kaj muziko floris, kaj la persa lingvo restis la oficiala lingvo eĉ post la falo de la mogoloj ĝis alvenis la britoj meze de la 19-a jarcento.

Komence de la 16-a jarcento sikismo estiĝis, sikoj fariĝis la ĉefa forto de la militistaro, kaj Ĉefhindreĝo Ranĝit Singh starigis la Sik-reĝejon de Panĝabo (fine de la 18-a jarcento), en kiu la panĝaba lingvo gajnis pli kaj pli grandan influon.

Post la morto de Ranĝit Singh la Sik-reĝejo rapide malfortiĝis. Profitis el tio la britoj, kiuj establigis sian kolonion Brita Hindio en 1858 kaj tenis ĝin ĝis 1947.

Minar-e-Pakistan, simbolo de liberiĝo de la britoj

La sendependiĝo de Hindio la 14-an de aŭgusto 1947 naskis du ŝtatojn pro religia maltoleremo: Baraton kaj Pakistanon. La limo inter ambaŭ fendis Panĝabon, kiu suferis pro preskaŭ intercivitana milito. Multaj religie motivitaj masakroj postulis viktimojn sur ambaŭ flankoj. Hinduoj kaj sikoj fuĝis orienten al Barato, islamanoj okcidenten al Pakistano.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Panĝabo havas 35 distriktojn:

  • Atoko
  • Bahavalnagaro
  • Bahavalpuro
  • Bakaro
  • Ĉakŭalo
  • Ĉenioto
  • Dera Gazi Ĥano
  • Fajsalabado
  • Guĝranvalo
  • Guĝrato
  • Hafizabado
  • Ĝango
  • Ĝehlamo
  • Kasuro
  • Ĥanevalo
  • Ĥuŝabo
  • Lahoro
  • Lajaho
  • Lodhrano
  • Mandi Bahaŭdino
  • Mianvalio
  • Multano
  • Muzafargaro
  • Narovalo
  • Nankana Sahibo
  • Okaro
  • Pakpatano
  • Rahim Jar Ĥano
  • Raĝanpuro
  • Ravalpindio
  • Sahivalo
  • Sargodho
  • Ŝeĥupuro
  • Sialkoto
  • Toba Tek Singho
  • Vehario