Sindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sindh)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo en Pakistano
Flago

Sindh (sinda lingvo: سنڌ, urdua lingvo: سندھ) aŭ Sindo esperante estas unu el la kvar provincoj de Pakistano. Ĝi situas sude en la lando, ĉe la bordo de Hinda Oceano. Ĝia ĉefurbo de 1936 estas Karaĉio; iamaj ĉefurboj estis Hajderabado kaj Thatto. La sekvantaj urboj ankaŭ estas sidejoj de distriktoj: Badin, Dadu, Gotki, Hajderabado, Ĥairpur, Ĝakobabad, Ĝamŝoro, Karaĉio (kun 6 distriktoj), Kambar, Kaŝmore, Larkana, Matijari, Mirpur Ĥas, Mithi, Naŭŝahro Faroze, Navabŝah, Sangar, Suĝaval, Sukur, Ŝahdadkot, Ŝikarpur, Tando Adam, Tando Alahjar, Tando Muhamad Ĥan, Thatto kaj Umerkot. Kotri kaj Daharki estas urbegoj sen esti sidejoj laŭ la loĝantarnombro.

La provinco havas ĉirkaŭ 40 milionojn da loĝantoj, triono el ili loĝas el la ĉefurbo. Administre Sindh estas dividita al 23 distriktoj. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas PK-SD.

Oficiala lingvo estas la sinda, hindeŭropa lingvo skribata per arabaj literoj, parenca al Sanskrito. Laŭ censo el 1998 59,7 % de la loĝantaro parolas ĝin; la urduan parolan 21,1 %, la panĝaban 7,0 % kaj la paŝtuan 4,2 %.

91,3 % de la loĝantoj estas islamanoj. Krome estas 6,5 % da hinduoj kaj 1,0 % da kristanoj.

Sud-okcidente de ĝi estas la Hinda Oceano; sude kaj oriente ĝi limas al Barato, norde al Panĝabo kaj okcidente al Baluĉio.