Sukura Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukura Akvobaraĵo.

La Sukura Akvobaraĵo (en sinda: سکر بئراج‎, en urdua: سکھر بیراج‎) estas akvobaraĵo sur la rivero Induso apud la urbo Sukuro en la provinco Sindo de Pakistano. Tiu akvobaraĵo estis konstruita dum la epoko de la Brita Hindio el 1923 ĝis 1932 kaj estis tiam nomita "Lloyd Barrage". La Sukura Akvobaraĵo, estas mejloŝtono de la sistemo por irigacio en Pakistano kaj ĝi estas la plej granda unusola irigacia reto siatipa en la mondo. Ĝi irigacias el la Sukura distrikto norde, ĝis la distriktoj de Mirpur Ĥas/Tharparkar kaj Hajderabado en la sudo de Sindo, preskaŭ ĉiuj partoj de la provinco.[1] Ĝi estas je ĉirkaŭ 500 kilometroj nordoriente de Karaĉi, 5 kilometrojn malsupre de la fervoja ponto, aŭ de la Sukura Gorĝo. La enkonduko de akvobaraĵ-kontrolita irigacia sistemo rezultis en daŭra akvoliverado por la ekzistintaj kultivitaj areoj de la Sinda provinco de Pakistano.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sindh Irrigation Department Arkivigite je 2016-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2016-02-04 en Wayback Machine Canal Network (mapo)
  2. Sukkur Barrage. Arkivita el la originalo je 2019-01-17. Alirita 2020-10-20.