Ŝikarpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝikarpur
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 155 400  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 0′ N, 68° 40′ O (mapo)2868.666666666667Koordinatoj: 28° 0′ N, 68° 40′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Ŝikarpur (Sindo)
Ŝikarpur (Sindo)
DEC
Ŝikarpur
Ŝikarpur
Situo de Ŝikarpur
Ŝikarpur (Pakistano)
Ŝikarpur (Pakistano)
DEC
Ŝikarpur
Ŝikarpur
Situo de Ŝikarpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shikarpur [+]
vdr

Ŝikarpur (urdue شِکارپُور‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Urba vido en Ŝikarpur

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝikarpur situas sur ebenaĵo en 29 kilometrojn okcidente de la dekstra bordo de Induso en meza Pakistano. Sukur troviĝas 36, Ĝakobabad 40, Hajderabado 288, Kveta 295, Multano 371, Karaĉio 381, Fajsalabado 578, Lahore 682, Peŝavaro 727, Rawalpindi 755, Sialkot 762, Islamabado 767 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj historiistoj tiu urbo estas tre malnova. Laŭ pli certaj informoj Ŝikarpur estis historia komerca centro, fondita en 1617 laŭ karavanvojo. La smeralda urbo iĝis sidejo de kulturo kaj komerco kun politika kaj ekonomia graveco pro sia strategia situo. Ĝi apartenis al la Brita Imperio inter 1843 kaj 1947. La statuso pri municipo alvenis en 1855. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj migris al Barato (tamen ne ĉiuj) dum la islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis ankaŭ en Ŝikarpur.

Arkada domo

Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Ŝikarpur la manufakturoj inkluzivas varojn el latunoj kaj aliaj metaloj, kotonajn tukojn, tapiŝojn, brodaĵojn. La granda bazaro (kovrita pro la somera varmego) estas fama inter Turkio kaj suda Azio. La areo ĉirkaŭ Ŝikarpur estas primara areo por kultivado de rizoj, aliaj kultivaĵoj estas tritikoj, sukerkanoj kaj kotonoj. Oni bredas ŝafojn kaj kaprojn.

En Ŝikarpur universitato, kolegio kaj institutoj (kun propraj bibliotekoj) funkcias.

Mapo pri vojoj en Pakistano, kie estas trovebla Ŝikarpur

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Du naciaj ŝoseoj (N-65 kaj N-55) intersekcas en la urbego Ŝikarpur. La fervojo interligas la urbegon kun Ĝakobabad kaj Sukur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ŝikarpur situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun varmaj someroj (kun 35 °C, foje eĉ 50 °C) kaj mildaj vintroj. Ankaŭ musono efikas iom. La jara precipitaĵo estas estas ĉirkaŭ 100 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malnova hotelo kun restoracio
  • kelkaj malnovaj domoj (ekzemple hotelo kun restoracio)
  • kovrita bazaro: estas longa, mallarĝa strato kun butikoj ambaŭflanke

Fontoj[redakti | redakti fonton]