Lahore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lahore
urdue: لاہور, panĝabe: لہور
urbo
Food street lahore by kamran.jpg
Piedira strato en Lahore
Oficiala nomo: لاہور
Ŝtato Flago de Pakistano  Pakistano
Provinco Panĝabo
Distrikto Distrikto Lahoro
Historia regiono Panĝabio
Rivero Ravi
Situo Lahore
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 31°32′32″N 74°20′04″E  /  31.54222°N, 74.33444°O / 31.54222; 74.33444 (Lahore)
Areo 1 772,00 km² (177 200 ha)
Loĝantaro 7 129 609 (2010)
Denseco 4 023,48 loĝ./km²
Ĝardeno Ŝalimaro
Horzono UTC (UTC+5)
Poŝtkodo 54000
Telefona antaŭkodo 042
Film-industrio Lolivudo
Zoologia ĝardeno Zoologia ĝardeno en Lahore
Situo enkadre de Pakistano
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lahore
Retpaĝo: www.lahore.gov.pk
Stacidomo en Lahore
Moskeo Badŝahi, en Lahoro
Fortikaĵo kaj ĝardenoj de Ŝalimar en Lahoro

Lahore (aŭ Lahoro en esperanto kaj en urdua لاہور, lajor) estas urbo de Pakistano, la plej loĝata urbo de Panĝabo. Ĝi troviĝas situa ĉe la rivero Ravi, proksime de la limo kun Barato. Lahore havas ĉirkaŭ 7 milionoj da loĝantoj, kaj estas la dua plej loĝata urbo de Pakistano, post Karaĉio. Ĝi estas konsiderata ĉirkaŭ la 38a plej loĝata urbo en la mondo.

Situo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La Distrikto de Lahoro limas norde kaj okcidente kun la Distrikto de Ŝeiĥupuro, oriente kun Barato kaj sude kun la Distrikto de Kasuro. La rivero Ravi fluas tra la norda parto de Lahoro. La urbo kovras totalan surfacon de 404 km², tamen, ĝi kreskas je rapida ritmo.

La klimato de la urbo estas varmega en la monatoj de de majo, junio kaj julio, kiam la temperaturoj atngas 45 al 50 °C, dum la plej varma sezono de la jaro. Fine de julio kaj komence de aŭgusto komencas la sezono de la Musono, kiu provokas konsiderindan pluvokvanton laŭlonge de la urbo kaj ties provinco. Dum la monatoj de decembro, januaro kaj februaro prezentiĝas la plej malaltaj temperaturoj, kiam oni atingas temperaturojn de -1 °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, bazita sur tradicioj de la hinduismo nur parolaj, Lahoro estus fondita de Lava, unu el la du filoj de la direĝo Rama (heroo de la hindua eposo Ramajano, de la 4-a jarcento a.K.). Laŭ tiu tradicio, la filo de Rama nomiĝas Loj: de tiel Loh-aŭar (fortikaĵo de Loh) aŭ jor.

Templo dediĉita al tiu Loh troviĝas en la Fortikaĵo de Lahoro (kiu en la jaro 2000 estis inkluita en la Endanĝerigita monda heredaĵo de Unesko), kvankam ĝi ankoraŭ estas fermita.

Necerte oni identigis la urbon kun la antikva Paŭra, ĉefurbo de la reĝo Poros, kiu en la 4-a jarcento a.K. frontis al Aleksandro la Granda.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1998, 86,2% de la urbanaro aŭ 6.896.000 loĝantoj estas panĝabanoj, 10,2% aŭ 816.000 loĝantoj estas mohaĝiroj. Krome estas pli ol miliono da rifuĝintaj paŝtunoj, tio estas ĉirkaŭ 15% de la loĝantaro. En Lahoro estas parolataj ĉefe la lingvoj panĝaba, urdua kaj angla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]