Sukur (Pakistano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto ĉe Sukur
Ponto ĉe Sukur
Sukur
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 499 900  (2017) [+]
Loĝdenso 97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 42′ N, 68° 52′ O (mapo)27.69952222222268.867286111111Koordinatoj: 27° 42′ N, 68° 52′ O (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 5165 km² ( 516 500 ha) [+]
Sukur (Sindo)
Sukur (Sindo)
DEC
Sukur
Sukur
Situo de Sukur
Sukur (Pakistano)
Sukur (Pakistano)
DEC
Sukur
Sukur
Situo de Sukur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sukkur [+]
vdr

Sukur (urdue سكھر) estas metropolo, ankaŭ universitata urbo en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Fortikaĵo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sukur situas en la sudorienta parto de Pakistano laŭ la okcidenta bordo de Induso en rando de dezerto. La metropolo havas signifan ponton tra la rivero. Kveta troviĝas 332, Karaĉio 365, Multano 376, Fajsalabado 583, Lahore 683, Peŝavaro 746, Sialkot 767, Rawalpindi 769, Islamabado 781 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historiaj loknomoj de Sukur estis Aror kaj Sakhar. Dum la historiaj tempoj ĝi estis grava strategia centro kaj komercitinero, eĉ ĝi tenis la statuson de regiona ĉefurbo. Aleksandro la Granda en 326 antaŭ Kristo invadis la regionon, la ruinoj daŭre ekzistas en la proksimeco de Sukur. En 711 post Kristo la araboj konkeris Sindon kaj Sukur iĝis parto de kalifujo. Pli poste diversaj triboj dominis ĉi tie. Inter En 1843 kaj 1947 la urbo estis parto de la Brita Imperio. La statuso iĝis municipo en 1862. Sukur vidis signifan ekonomian levadon post la 1930-aj jaroj, la britoj konstruis akvorezervujon ĉe la Induso inter 1923 - 1932 (tiam unu el la plej grandaj irigaciaj sistemoj en la mondo). Post la sendependeco de Pakistano en 1947, la hinduoj migris al Hindio, dum la islamaj rifuĝintoj de Hindio ekloĝis en Sukur. En 2010 grandega inundo trafis la metropolon, ĉirkaŭ 80 elcentoj de la loĝantoj restis senhejmaj.

Bildoj pri Sukur
Universitato
Universitato
Lernejo



Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sukur estas industria kaj agrikultura urbo. Oni okupiĝas pri produktado de ĉiuspecaj manĝaĵoj, kotonaj tekstiloj, ledoj, medikamentoj, agrikulturiloj, cementoj, manfare oni produktas boatojn, fiŝkaptantajn akcesoraĵojn, ceramikaĵojn. En la apudaĵo oni kultivas rizojn, kotonojn, tomatojn, pizojn, tritikojn, hordeojn, melonojn, daktilojn. Temas pri agrikuluro de irigacio danke al la Sukura Akvobaraĵo. La Induso havas laŭbordajn arbarojn, kiu ebligas tropikajn konstrulignojn.

La metropolo funkciigas plurajn universitatojnaltlernejojn.

Bildoj pri Sukur
Ponto
Ponto konstruita en 1889
Akvorezervujo (1932)


Klimato[redakti | redakti fonton]

En Sukur somere estas varmego (iom nebula) kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj de 35 , foje eĉ 50 . La vintro estas milda kun 7-22 . La jara precipitaĵo estas 90 mm. Musonoj venas en la jaro dufoje, tamen ili portas nesufiĉan pluvon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojoj konektas Sukur al Multano, Lahore, Islamabado, Peŝavaro, Karaĉio. Parto de la menciitaj vojoj estas ankaŭ la pli larĝa ĉina-pakistana ekonomia koridoro. Estas ankaŭ fervoja kontakto helpe de stacidomo. Estas rapidaj trajnoj ekzemple al Kveta, Karaĉio, Peŝavaro. La enlanda flughaveno situas 8 km ekster la urbo.

Bildoj pri Sukur
La sanktejo kaj apuda minareto de 1607
La sanktejo de 1607
Hindua templo
Tombo
Tombo
Ripozejo


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]