Ĉaŝma Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉaŝma Akvobaraĵo (en urdua: چشمہ بیراج) estas akvobaraĵo sur la rivero Induso en la distrikto Mianvali de la Panĝaba provinco de Pakistano, 304 km nordokcidente de Lahore kaj je 56 km rivermalsupre de la Ĝinnah Akvobaraĵo. La kontrakto por la laboroj por la Ĉaŝma Akvobaraĵo estis atribuita la 10an de februaro 1967 al la Franca Entreprenaro Société Dumez kaj al la Société Borie kaj estis sukcese finkompletigita la 25an de marto 1971. La totala kosto de la laboroj por la Ĉaŝma Akvobaraĵo estis de 399 milionoj da rupioj[1] sed la generado de elektra energio startis poste en 2001.

La Ĉaŝma Akvobaraĵo estas uzata por irigacio, inundokontrolo kaj generado de elektra energio. Estas loko de Ramsar-Interkonsento por protektado de la malsekejo.

32° 26′ 02″ N 71° 22′ 44″ O / 32.43389 °N, 71.37889 °O / 32.43389; 71.37889 (mapo)Koordinatoj: 32° 26′ 02″ N 71° 22′ 44″ O / 32.43389 °N, 71.37889 °O / 32.43389; 71.37889 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "CHASHMA BARRAGE / CHASHMA RIGHT BANK CANAL PROJECT". Wapda.gov.pk. Arkivita el la originalo la 7an de julio 2014. Alirita la 24an de decembro 2014.