Taunsa Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taunsa Akvobaraĵo nokte

La Taunsa Akvobaraĵo (en urdua: تونسہ بیراج) estas akvobaraĵo sur la rivero Induso en la Taunsa "tehsilo" de la distrikto Dera Ghazi Ĥan de la Panĝaba provinco de Pakistano.[1] Ĝi estas je 20 kilometroj sudoriente de Taunsa Ŝarif kaj je 16 kilometroj el Kot Adu. Tiu akvobaraĵo kontrolas akvofluon de la rivero Induso por irigacio kaj inundokontrolaj celoj. La Taunsa Akvobaraĵo estis deklarita Ramsar-loko la 22an de marto 1996.

Tiu akvobaraĵo servas 951 400 hektarojn de tero krom la translokigo de akvofluo el Induso al la Ĉenabo tra la Kanalo Taunsa-Panjnad. La akvobaraĵo servas ankaŭ kiel arteria ŝoseponto kaj kiel fervoja ponto, kaj por duktoj por transporto de nafto kaj gaso, por telefonlinio kaj transmitaj linioj de alta voltaro.[2]

30° 30′ 46″ N 70° 50′ 57″ O / 30.51278 °N, 70.84917 °O / 30.51278; 70.84917 (mapo)Koordinatoj: 30° 30′ 46″ N 70° 50′ 57″ O / 30.51278 °N, 70.84917 °O / 30.51278; 70.84917 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. High flood at Taunsa barrage alarms authorities Dawn (newspaper), Publikigita la 22an de julio 2015, Alirita la 6an de novembro 2017.
  2. Retejo Performance Assessment of Taunsa Barrage University Of Engineering and Technology (uet.edu.pk) Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine, Publikigita en la 7a de julio 2010, Alirita la 6an de novembro 2017