Ĉakval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉakval
Babe Chakwal.jpg
Administrado
Poŝtkodo 48800 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 56′ N, 72° 51′ O (mapo)32.9372.85Koordinatoj: 32° 56′ N, 72° 51′ O (mapo) [+]
Alto 498 m [+]
Situo de Ĉakval
Information icon.svg
vdr

Ĉakval (urdue چکوال estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Lernejo en Ĉakval

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉakval situas inter malaltaj montoj en nordorienta parto de la lando. Ravalpindio troviĝas 75, federacia ĉefurbo Islamabado 89, Sargodha 96, Fajsalabado kaj Peŝavaro po 171, provinca ĉefurbo Lahoro 208, Karaĉio 1062 km-ojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1857 la loĝantoj helpis atingi la translokadon de britaj fortoj. Dum la sendependiĝo de Pakistano en 1947 la ne-islamaj minoritatoj migris al la alia nova ŝtato Barato. En 1985 Ĉakval iĝis kantona sidejo. En 2009 terorisma atako ĉe moskeo mortigis pli ol 10 homojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉakval estas konata pro siaj bonaj bredaj taŭroj kaj ĉevaloj. La pakistana armeo havas grandan nombron da militistaro en la urbo.

Panoramo en Ĉakval
Konstruaĵo en Ĉakval

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2017
16 843 29 143 43 670 80 508 138 146

La loĝantaro kreskis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.9%, pli alta ol la nacia mezumo (2,4%). Enurbe la panĝaba lingvo estas parolata laŭ akĉento.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Ĉakval kuras 5 vojoj el la kantono [3]. La urbego situas laŭ jam forlasita fervoja linio. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Ravalpindio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Ĉakval naskiĝis ŝtatprezidanto de Pakistano Jahja Ĥan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bazaro en Ĉakval