Ĝaranvala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝaranvala
urbo
Administrado
Poŝtkodo 37250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 380  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 20′ N, 73° 25′ O (mapo)31.33416666666773.419444444444Koordinatoj: 31° 20′ N, 73° 25′ O (mapo) [+]
Alto 184 m [+]
Ĝaranvala (Panĝabo)
Ĝaranvala (Panĝabo)
DEC
Ĝaranvala
Ĝaranvala
Situo de Ĝaranvala
Ĝaranvala (Pakistano)
Ĝaranvala (Pakistano)
DEC
Ĝaranvala
Ĝaranvala
Situo de Ĝaranvala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaranwala [+]
vdr

Ĝaranvala (urdue جڑانوالہ) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Fajsalabado, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Horloĝa turo en Ĝaranvala

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝaranvala situas sur ebenaĵo en la nordorienta landparto. Fajsalabado troviĝas 257, Lahoro 269, Islamabado 324, Peŝavaro 359, Sukur (Pakistano) 489, Kveta 516, Karaĉio 1146 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire Ĝaranvala havas 400 jarojn. Post la sendependeco en 1947 islamaj rifuĝintoj de Barato ekloĝis ankaŭ tie.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Ĝaranvala havas tre fekundan teron, kie oni kultivas rizojn, tritikojn, sukerkanojn, legomojn kaj fruktojn. komerca centro por grajno, maizo kaj sukerkano. Pro tio la agrikultura merkato estas vigla en la urbego.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Ĝaranvala en formo Jaranwala
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Ĝaranvala en formo Jaranwala
Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
46 494 69 459 106 985 150 380

Loĝantaro de la urbo pliiĝis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1,8%, tre sub la nacia mezumo 2,4%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĝaranvala la meza temperaturo estas 22 °C. La plej varma monato estas majo kun 32 °C, kaj la plej malvarma januaro kun 11 °C. La averaĝa precipitaĵo estas 580 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen septembre pli ofte kun 156 milimetroj da pluvo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝaranvala ne havas ŝoseon, sed kuras 5 vojoj al la urbego el Fajsalabado, Lahoro, Ĉiniot kaj aliaj 2 urbetoj. Ĝaranvala havas stacidomon, kie la trajnoj trafikas al Ŝejĥupura kaj Ĥaniual. Internaciaj flughavenoj servas en Fajsalabado kaj Lahoro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans