Hasilpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hasilpur
VehariRoad.jpg
Administrado
Poŝtkodo 63000 [+]
Demografio
Loĝantaro 99 171  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 42′ N, 72° 33′ O (mapo)29.69666666666772.554166666667Koordinatoj: 29° 42′ N, 72° 33′ O (mapo) [+]
Situo de Hasilpur
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Hasilpur [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hasilpur, urdue حاصل پور estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Bahavalpur, kie ĝi estas sidejo de distrikto.

Vojo al Vehari en Hasilpur

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hasilpur situas sur ebenaĵo inter rivero Satleĝo kaj Barato [2]. Ĉiŝtian troviĝas 32, Vehari 44, Burevala 53, kantona sidejo Bahavalpur kaj Ĥaneval po 91, Multano 120, provinca ĉefurbo Lahoro 270, Ravalpindio 437, ĉefurbo Islamabado 450, Peŝavaro 489, Karaĉio 768 km-ojn (aere) [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hasilpur estas tiel malnova, kiel Bahavalpur. Hasilpur estis fondita en 1752 fare de ĥano Hasil. Li konstruis moskeon en 1768. La municipo estis fondita en 1976. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj ekloĝis ankaŭ en Hasilpur.

Parko en Hasilpur

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
15 742 37 026 71 295 115 536

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ sepoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.6%, iomete pli alta ol la macia mezumo (2.4%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kanalo kun vojo en Hasilpur

Hasilpur situas laŭ flanka fervoja linio inter Bahavalpur-Bahavalnagar. Lokaj vojoj kuras al Vehari, Bahavalpur, Bahavalnagar kaj al direkto de Barato. La plej proksima internacia flughaveno en Multano funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La meza temperaturo en Hasilpur estas 25 °C. La plej varma monato estas junio kun 36 °C, la plej malvarma januaro kun 13 °C. La averaĝa pluvo estas 353 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte en septembro pro la musono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans