Ŝatadruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Satleĝo)
Ŝatadruo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 500 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Tibeta Aŭtonoma Regiono
vdr

Ŝatadruo (sanskrite शतद्रु नदी, IAST: Śatadru nadī; hindie सतलज नदी, IAST: Satalaj nadī; urdue ستلج; tibete གླང་ཆེན་ཁ་འབབ, Langqên Kanbab; panĝabe ਸਤਲੁਜ, Satluj; ĉine 象泉河, Xiàngquán Hé) estas la plej longa inter la riveroj de Panĝabo, ĝi longas 1 450 km.

La rivero fontas en Tibeto proksime de sankta monto Kajlaŝo. Ĝi trafluas la baratajn subŝtatojn Himaĉal-Pradeŝo kaj Panĝabo, kie en ĝin enfluas la akvoj de Beas. Laŭ longo de 105 km ĝi prezentas la limon inter Barato kaj Pakistano. En Pakistano Satleĝo kunfluas kun Ĉenabo, kun kiu ĝi formas la riveron Panĝnad, kiu fine enfluas Induson.

Ŝatadruo origine fluis en riveron Sarasvation, ĝis kiam tiu - ĉirkaŭ la jaro 1700 a.K. - pro tektona moviĝo turnis sian fluon kaj iĝis flankrivero de Induso. Sekve Sarasvati sekiĝis, kio sekve kondukis al la dezertiĝo de Ĉolistano.

Laŭ la supra riverparto troviĝas setlejoj de Ĵangĵung-kulturo. La ruinoj de ties ĉefurbo Khyunglung Ngülkhar restas apud Satleĝo en okcidenta Tibeto. Khyunglung Ngülkhar havas la kromnomon „Arĝenta palaco en Garuda-valo“, ĝi estis malkovrita de la aŭstro Bruno Baumann, kiu serĉis la mitologian ermitejon Ŝangrilao kaj anstataŭe malkovris en la ruinoj de la Ĵangĵung-reĝoj la komencon de ĉi tibeta kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]