Platotektoniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disfalo de Pangeo al la hodiaŭaj kontinentoj.

Platotektoniko (aŭ platotektonismo) estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera tavolo, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de 2-10 centimetroj po jaro. Estas tri tipoj de terplataj limoj: konverĝa, malkonverĝa, kaj konverta limoj. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener (1880-1930), docento en la universitato de Marburg.

Platotektonikoj kun nomo

Tektona plato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tektona plato.

Tektona (aŭ ankaŭ litosfera) plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj. Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj (ekzemple la eŭroazia plato) ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj (ekzemple la anatolia plato). La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta (sed nefandinta) parto de la termantelo: la astenosfero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]