Okcidenta Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
preskaŭ malplena mapo de Okcidenta Antarkto
antarkta glacimonto en la Amundsen-maro, la loka parto de la Suda Oceano

Okcidenta Antarkto estas unu el la du ĉefaj regionoj de Antarkto. Temas pri la parto de la kontinento, kiu kuŝas ene de la Okcidenta Hemisfero inkluzive de la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas apartigita de Orienta Antarkto pere de la transantarkta montaro kaj estas kovrita per la okcidenta Antarkta Glacitavolo. En Okcidenta Antarkto inter alie situas la Monto Vinson 4 892 metrojn alta, kiu estas la plej alta punkto de Antarkto.