Sudaj Antiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudaj Antiloj
grupo • regiono [+]

AkvejoAntarkta oceano
Koordinatoj54° 19′ 0″ S, 36° 39′ 0″ U (mapo)-54.31666667-36.65Koordinatoj: 54° 19′ 0″ S, 36° 39′ 0″ U (mapo)
Map
Sudaj Antiloj
vdr
la Antarkto kun la Sudaj Antiloj supre maldekstre (priskriboj jen germanaj, sed ankaŭ haveblaj en la franca kaj aliaj lingvoj)

La Sudaj Antiloj estas - en analogio al la "nordaj" Antiloj de Karibio - nomo por arko de insuloj en la Suda Atlantiko, kiu konsistas el la Falklandoj, la Sud-Georgioj kun la proksimaj Aŭroroj[1] kaj krome la Clerke Rocks[2], la Sud-Sandviĉinsuloj, la Sudaj Orkadoj kaj la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj. La okcidenten malfermita insula arko arko enfermas la Skotiŝipan Maron.

Ĉiuj tiuj insuloj apartenas al la subantarktaj insuloj.

La Falklandoj kaj Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj laŭ internacia juro estas transmaraj teritorioj de Britio. La aliaj insularoj de la Sudaj Antiloj administriĝas laŭ la reguligoj de la Antarkta Traktato, sed ili estas politike postulataj kaj de Britio kaj de Argentino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. okcidente la "Kormoranoj" aŭ angle Shag Rocks, oriente la Nigra Roko aŭ angle Black Rock
  2. grupo de 15 rokoj 74 kilometrojn sude de la suda pinto de la insulo Sud-Georgio