Ĥuŝab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥuŝab
Administrado
Poŝtkodo 41000 [+]
Demografio
Loĝantaro 110 868  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 18′ N, 72° 21′ O (mapo)32.29166666666772.35Koordinatoj: 32° 18′ N, 72° 21′ O (mapo) [+]
Situo de Ĥuŝab

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĥuŝab (urdue خُوشاب estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto (tamen nuntempe Ĥuŝab ne estas kantona sidejo). La loknomo signifas: dolĉa kaj bongusta akvo, kiu estas aludo al rivera akvo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥuŝab situas laŭ Ĝelum (rivero). Sargodha troviĝas 44, Ĝang 114, Fajsalabado 126, Ravalpindio 161, Islamabado 174, Peŝavaro 202, Lahoro 211, Multano 246, Karaĉio 974 km-ojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire Ĥuŝab estis fondita en 1503, la defenda muro estis konstruita en 1593. Dum la historio ofte okazis inundoj, kiuj plene detruis la urbon. En 1867 Ĥuŝab iĝis distrikta sidejo. Ŝajnas, en la 21-a jarcento la urbego estas hejmo de nuklea centralo, kritika parto de la armilprogramo de Pakistano. Supozeble la centralo povas konstrui malgrandajn, mallongdistancajn atombombojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1901 1961 1972 1981 1998 2010 2017
11 403 24 851 43 391 56 274 87 294 113 348 119 384
Fervojaj linioj en Pakistano, kie estas videbla ankaŭ Ĥuŝab
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla ankaŭ Ĥuŝab

La loĝantaro plialtiĝis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1,6% malpli alta ol la nacia mezumo (2,4%). Enurbe la panĝaba lingvo estas parolata en procento 96.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Ĥuŝab kuras 5 vojoj (el ili la plej gravaj el Ĝang kaj Sargodha), krome estas ponto tra la rivero [3]. Ĥuŝab troviĝas laŭ fervoja linio inter Sargodha-Kundian. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Fajsalabado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĥuŝab situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]