Samundri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samundri
Administrado
Demografio
Loĝantaro 73 911  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 4′ N, 72° 57′ O (mapo)31.0672.95Koordinatoj: 31° 4′ N, 72° 57′ O (mapo) [+]
Situo de Samundri
Information icon.svg
vdr

SamundriSamandari (urdue سمندری‎) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Fajsalabado, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. Samundri estas ankaŭ kanalo, kiu fluas el Ĉenabo.

Vojo en Samundri

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Samundri situas sur ebenaĵo en la nordorienta landparto. Ĝang troviĝas 46, Fajsalabado 94, Okara 105, Lahoro 205, Islamabado 324, Peŝavaro 358, Sukur (Pakistano) 489, Kveta 516, Karaĉio 850 kilometrojn.

Kanalo Samundri
Horloĝa turo

Historio[redakti | redakti fonton]

Samundri estis establita dum dominado de britoj en 1887. En tiu jaro ekzistis tri hinduaj sanktejoj en tiu areo, el tio devenis la loknomo. Migrado inter Hindio kaj Pakistano estis kontinua antaŭ la sendependeco. Post la sendependeco en 1947 la hinduoj kaj sikoj migris al Barato, dum la islamaj rifuĝintoj de Barato ekloĝis en la okcidenta Panĝabo kaj en tuta Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Samundri estas komerca centro por grajno, maizo kaj sukerkano. La komerco kreis bankojn en la urbego. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo estas evoluinta.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
13 642 30 849 54 908 156 991

La loĝantaro kreskis preskaŭ trioble inter 1998 kaj 2017, tio estas la jara kresko 5.7%, tre super la nacia mezumo 2,4%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Samundri situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun influo de musono. La averaĝa jara precipitaĵo estas proksimume 400 milimetroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Samundri ne havas ŝoseon, sed kuras vojoj al la urbego el Fajsalabado, Okara kaj Ĝang. Internacia flughaveno servas en Fajsalabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans