Batalo de Hidaspo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poroso atendas la atakon de Aleksandro, Julio 326 a.K.
Imagita hindia milit-elefanto kontraŭ la armeo de Aleksandro, de Johannes van den Avele.

La Batalo de Hidaspo (aŭ de Ĝelum) estis luktata de Aleksandro la Granda en 326 a.K. kontraŭ la reĝo Poroso de Pauravas, nome regno ĉe la bordoj de la rivero Hidaspo (nune konata kiel Ĝelum) en Panĝabio ĉe Bhera, supozeble situa ĉe la loko de la nuntempa urbo Mong, Pakistano. La batalo rezultis en kompleta venko de Macedonianoj kaj la aligo de Panĝabio, kiu estis trans la plej orientaj limoj de la jam absorbita Persa Imperio, ene de la Aleksandra Imperio.

La decido de Aleksandro trapasi la rivero inundanta pro musono spite la forta hindian vifladon, por kapti la aremon de Poroso flanke, estis referita kiel unu el liaj "majstroverkoj".[1] Kvankam venka, ĝi estis ankaŭ la plej kosta batalo lukttita de Macedonianoj.[2] La rezisto fare de la reĝo Poroso kaj liaj trupoj ricevis la respekton de Aleksandro, kiu petis al Poroso iĝi pormacedonia satrapo.

La batalo estis historie grava ĉar malfermis Hindion al la grekaj politikaj (seleŭka, grek-baktria, hind-greka) kaj kulturaj influoj (Greka Budhismo), kiu plue havis efikon dum multaj jarcentoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burn 1965, p. 150
  2. Peter Connolly. Greece and Rome At War. Macdonald Phoebus Ltd, 1981, p. 66

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj[redakti | redakti fonton]

Antikvaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 32° 49′ 40″ N 73° 38′ 20″ O / 32.82778 °N, 73.63889 °O / 32.82778; 73.63889 (mapo)