Mandi Bahaudin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandi Bahaudin
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 50400
Demografio
Loĝantaro 157 352  (2017) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 35′ N, 73° 30′ O (mapo)32.58611111111173.491666666667Koordinatoj: 32° 35′ N, 73° 30′ O (mapo) [+]
Alto 204 m [+]
Areo 7623 km² ( 762 300 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Mandi Bahaudin (Panĝabo)
Mandi Bahaudin (Panĝabo)
DEC
Mandi Bahaudin
Mandi Bahaudin
Situo de Mandi Bahaudin
Mandi Bahaudin (Pakistano)
Mandi Bahaudin (Pakistano)
DEC
Mandi Bahaudin
Mandi Bahaudin
Situo de Mandi Bahaudin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mandi Bahauddin [+]
vdr

Mandi Bahaudin, panĝabe kaj urdue منڈی بهاؤالدین‎ estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono, ankaŭ sidejo de la samnoma distrikto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mandi Bahaudin situas sur malata montetaro inter riveroj Ĝelum (norde 12 km) kaj Ĉenabo (sude 39 km) en nordorienta Pakistano. Multano troviĝas 142, Fajsalabado 181, Lahoro 243, Rawalpindi 424, Islamabado 437, Sukur 455, Peŝavaro 485, Kveta 564, Hajderabado 660, Karaĉio 797 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ Kristo 326 tie (pli precicze 8 kilometrojn for) okazis batalo inter Aleksandro la Granda kaj Poroso (reĝo de Hindio). Laŭdire la ĉevalo de Aleksandro mortis, cetere la grekoj venkis. La regiono de Mandi Bahauddin estis sub la regado de diversaj potencoj tra la historio. Ĝi estis konkerita de la sikoj en 1818, la brita dominado okazis inter 1848-1947, tiam en tiu areo irigaciaj kanaloj konstruiĝis. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Mandi Bahaudin. En 2011 la kadavro de ĵurnalisto estis trovita en kanalo proksime al la urbo kun signoj de torturo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
22 295 36 172 44 796 97 340 157 352 198 609

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Mandi Bahaudin la plej prestiĝa altlernejo estas la Ŝtata Teknologia Altlernejo, krome aliaj ŝtataj kaj privataj altlernejoj funkcias en la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mandi Bahaudin estas agrara urbego, la grundo estas bona, la irigaciaj kanaloj bone funkcias. Oni kultivas tritikojn, rizojn, sukerkanojn kaj legomojn.

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Mandi Bahaudin
Fervojaj linioj en Pakistan, kie vane vi serĉas Mandi Bahaudin

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mandi Bahaudin havas nur 4 kantonajn vojojn, rekte ne povas atingi gravajn urbegojn. Eĉ mankas fervoja kontakto. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Sialkot, Fajsalabado kaj Lahoro (sufiĉe for).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mandi Bahaudin situas en duonarida klimato (BSh) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La varmo kulminas junie kun averaĝe iom pli ol 40 °C. Vintre ne frostas. En ĉiuj monatoj pluvas (jare po 500-600 mm), sed la musono portas pluvojn en julio kaj aŭgusto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans