Sambrial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sambrial
Administrado
Demografio
Loĝantaro 71 766  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 29′ N, 74° 21′ O (mapo)32.47574.352222222222Koordinatoj: 32° 29′ N, 74° 21′ O (mapo) [+]
Alto 238 m [+]
Situo de Sambrial
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sambrial (city) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sambrial, urdue سمبڑيال‎ estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sialkot, kie Sambrial estas sidejo de la samnoma distrikto.

Lernejo en Sambrial

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sambrial situas en la plej orienta parto de la lando inter la kantona sidejo Sialkot kaj urbego Vazirabad[2].

Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Sambrial travivis ekonomian kreskon pro ĝia strategia loko (memoru:inter Sialkot kaj Vazirabad). Tiu vojetapo situas inter Barato kaj Ravalpindio.

Sambrial estas hejmo de kelkaj altlernejoj kaj akademioj.

Sambrial
Sambrial
Moskeo en Sambrial

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
14 300 24 432 49 574 109 479

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ okoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 4,3%, multe pli alta, ol la nacia mezumo (2,4%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Sambrial kuras vojoj el Daska, Sialkot kaj Vazirabad. Sambrial situas laŭ fervoja linio inter Sialkot kaj Vazirabad. Ĉe ekstera norda parto de Sambrial funkcias la internacia flughaveno de Sialkot.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sambrial situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 23 °C. Jare falas ĉirkaŭ 1000 mm da pluvoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans