Taŝkento
Taŝkento | ||
uzbeke Toshkent, ruse Ташке́нт | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Toškent | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Provinco | Taŝkenta provinco | |
Historia regiono | Silka vojo | |
Situo | Taŝkento | |
- koordinatoj | 41° 16′ 00″ N 69° 13′ 00″ O / 41.26667 °N, 69.21667 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 253 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Areo | 334,8 km² (33 480 ha) | |
Loĝantaro | 2 571 668 (2020) | |
Denseco | 7 681,21 loĝ./km² | |
Horzono | GMT (UTC+5) | |
Poŝtkodo | 100000 | |
Tel. antaŭkodo | +998 71 | |
![]() | ||
Retpaĝo: www.tashkent.uz | ||
Taŝkento (uzbeke Toshkent), estas nuntempa ĉefurbo de Uzbekio, grava politika, ekonomia, kultura kaj scienca centro de la lando. Taŝkento estis grava haltejo en komerca vojo (Silka Vojo) de Azio al Eŭropo. Post rusa revolucio en 1917 multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj kaj pli poste en 1966 forta tertremo neniigis multajn konstruajn heredaĵojn[1]
Vidindaĵoj de la urbo: Madraso Kukeldaŝ el la 16-a jarcento[2]. Ĝi estiĝis dum regnado de Abdullaĉan (1557-1598) kaj nun estas supervidata de la provinca religia Konsilio de Mawarannahr. La konstruaĵo nun estas uzita kiel moskeo.
Proksime de Taŝkento troviĝas la tombo de Amir Temur, pli konata kiel Tamerlan — iam konkerita de li teritorio etendiĝis de Hindio ĝis la Mediteranea Maro.
La urbo havas modernan subteran fervojon (metroo), kiu estas unika en Centra Azio[3]
Origino de televido[redakti | redakti fonton]
Unua manifestacio de plene elektronika televidilo al publiko kaj komitato estis farita en Taŝkento en somero 1928 per Boris Grabovskij kaj lia teamo. En sia metodo kiu estis patentita en Samara en 1925, Boris Grabovskij proponis novan principon de la TV figurado bazita sur la vertikala kaj horizontala elektrono trabo balai sub alta tensio. Nuntempe tiu principo de la TV figurado estas uzita preskaŭ en ĉiuj modernaj katodo-radio tuboj. Historiisto kaj etnografo Boris Golender en lia vídeo prelego priskribis pri tiu evento[4]. Tiu dato de pruvo de la plene elektronika televidilo estas la plej frua konata ĝis nun. Malgraŭ tiu fakto, la plejparto de la modernaj historiistoj disputably konsideri Vladimir Zworykin[5] kaj Philo Farnsworth[6] kiel inventistoj de la unua plene elektronika televidilo. En 1964 la kontribuo farita al la evoluo de frua televido de Boris Grabovskij estis oficiale agnoskita de la Registaro kaj al li estis premiita prestiĝa grado Estiminda Inventinto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Inter la partnerurboj estas:
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
- Tanja Arkaeva
- Beĥruzbek Oĉilov[7][8]
Galerio[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ташкентское землетрясение (1966 г.). Справка ruse
- ↑ OʻzME. Birinchi jild. Toshkent, 2000-yil uzbeke
- ↑ Цивилизаторы в Туркестане (Средняя Азия — вчера, сегодня, завтра) ruse
- ↑ Invento de televido kaj Boris Grabovskij ruse
- ↑ Invention of the iconoscope, the first electronic television camera angle
- ↑ K. Krull, The boy who invented TV: The story of Philo Farnsworth, 2014 angle
- ↑ Мистер Википедия из Ташкента ruse
- ↑ ВИКИПЕДИЯ: 16-ЛЕТНИЙ УЗБЕКСКИЙ АВТОР Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine ruse
|