Mahmud al-Kaŝgari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahmud al-Kaŝgari
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1029 (1029-01-01)
en Kaŝgar,  Karaĥanida Ĥanlando
Morto 1-an de januaro 1101 (1101-01-01) (72-jaraĝa)
en Upal
Religio islamo vd
Lingvoj tjurka lingvaro vd
Loĝloko Kaŝgar vd
Profesio
Okupo vortaristo • geografo • dialektologo • lingvisto vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Aktiva dum 1029– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mahmud bin al-Husejn bin Muhamad al-Kaŝgari (1005-1102) estis islama akademiulo de turka origino, kiu vivis en la kvina jarcento de la Heĝiro. Plej konata pro la ampleksa vortaro, kiun li verkis pri la tjurkaj lingvoj [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Monda mapo de la libro de al-Kaŝgari

La eta biografia informo pri la vivo de al-Kaŝgari devenas de la vortaro, kiun li verkis pri la tjurka lingvaro. De la partaj atestoj en la vortaro oni lernas ke ke al-Kaŝgari venis de distinga familio kun genealogio, kiu ŝajne apartenis al la Kara-Khan-dinastio. Al-Kaŝgari naskiĝis en la unua duono de la dekunua jarcento en la urbo Barsa'an ne malproksime de Kaŝgar en la nuntempa Ĉinio. Ĉi tiu urbo funkciis kiel grava komercstacio sur unu el la itineroj de la Silka Vojo. La patro de al-Kaŝgari, al-Husejn bin Muhammad, estis la emiro de la provinco kie tiu urbo situis. Orientalisto Clifford Bosworth kredas ke al-Kaŝgari estis plej verŝajne la nepo de Muhammad bin Yusuf Kadar Khan, unu el la praĥanoj de la orienta Kara-Khan-dinastio.

Estas preskaŭ neniu dubo ke al-Kaŝgari ricevis sian religian kaj ĝeneralan edukon en la urbo de Kaŝgar, laŭ lia persona nomo, kvankam li estis naskita en Barsa'an. Al-Kaŝgari akiris klasikan islaman edukon kaj krom la turka, lia gepatra lingvo, li ankaŭ lernis la araban lingvon kaj akiris scipovon en la islama kulturo de tiu tempo. De la antaŭparolo, kiun li verkis al lia vortaro, oni ekscias, ke al-Kaŝgari eĉ kutimis vojaĝi por lerni malsamajn dialektojn de la turka. Provizite per la tuta sciaro kiun li akiris kaj en Kaŝgar kaj helpe de liaj vojaĝoj tra la landoj de la Tjurkoj, al-Kaŝgari elmigris de la Kara-Khani-regno al Bagdado, la ĉefurbo de la Abasida Kalifujo [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. al-Kashghari, Mahmud. (1982–1985) Compendium of the Turkic dialects (Dīwān lugāt at-Turk) Vol. 2 (out of 3). Cambridge (Robert Dankoff, in collaboration with James Kelly), p. 103.
  2. Mahmud Al- Kashgari - Document - Gale In Context: World History. Alirita 2023-05-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]