Hanojo
Hanojo | |
vjetname Hà Nội | |
urbo | |
Pagodo Tran Quoc en Hanojo
| |
Oficiala nomo: Hà Nội | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Historiaj regionoj | Franca Hindoĉinio, Nord-Vjetnamio |
Konataj lokoj | Testuda Turo, Templo de nefrita monto |
Riveroj | Ruĝa rivero, Lago Hoan Kiem Lago de redonita glavo |
Situo | Hanojo |
- alteco | 852,19 m s. m. |
- koordinatoj | 21° 02′ 00″ N 105° 51′ 00″ O / 21.03333 °N, 105.85000 °O (mapo) |
Areo | 3 341,7 km² (334 170 ha) |
Loĝantaro | 6 500 000 (2009) |
Denseco | 1 945,12 loĝ./km² |
Fondo | 1010 |
Horzono | HĈT (UTC+7) |
Poŝtkodo | |
![]() | |
Retpaĝo: www.hanoi.gov.vn | |
Hanojo (vjetname Hà Nội; ĉine 河内 [Ha-noj] «ene de riveroj» aŭskulti) estas la ĉefurbo de Vjetnamio. Ĝi havas ĉirkaŭ 3.500.000 enloĝantojn, kio igas ĝin la dua plej granda urbo de Vjetnamio, post Ho-Chi-Minh-urbo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Hanojo troviĝas laŭ Ruĝa rivero. Ho-Chi-Minh-urbo troviĝas je 1760 km super la marnivelo 26 m.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la dominado de la ĉinoj la loknomoj estis Tống Bình kaj Long Đỗ. En 866 oni konstruis citadelon. En 1010 ĝi estis ĉefurbo, kiel Thăng Long (suprenfluganta drako). En 1408 la ĉinoj okupis la landon, tial la nova urbodomo iĝis Đông Quan (=orienta trairejo). En 1428 la urbo liberiĝis, la nova nomo estis "Đông Kinh" (=orienta ĉefurbo). En 1802 Hanojo perdis la ĉefurban statuson, sed aperis la nuna nomo "Hà Nội" (=ĉe riverkurbiĝo). En 1873 la francoj okupis la urbon kaj ĝi estis kolonia ĉefurbo ekde 1887. Inter 1940-1945 la japana dominado okazis.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Hanojo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po 1680 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter majo-septembro. La averaĝa temperaturo estas somere ĉirkaŭ 30 °C, vintre la duono.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- maŭzoleo de Ho Chi Minh
- operdomo
- Muzeo Hanojo
- muzeoj pri revolucio kaj etnologio
- preĝejo Jadeberg
- universitato
- pagodoj kiaj la Pagodo de la Unika Piliero
- Nacia Biblioteko de Vjetnamio
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en la urbo mortis la hungara poeto Mihály Váci
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Honkongo, Ĉinio
Ankaro, Turkio
Varsovio, Pollando
Toulouse, Francio
Bankoko, Tajlando
Moskvo, Rusio
Pekino, Ĉinio
Manilo, Filipinoj
Seoulo, Sud-Koreio
Phnom Penh, Kamboĝo
Hanojo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]
En somero de 2007, la urbo Hanojo gastigis la 63-an IJK-n.
Inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2012 tie okazis la 97-a UK. Partoprenis pli ol 800 personoj el 62 landoj.
Inter la 5-a kaj la 11-a de aŭgusto de 2012, okazis en Hanojo la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK).
En la urbo funkcias la Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA).
Fotaro[redakti | redakti fonton]
Testuda Turo en Lago Hoan Kiem, en la centra Hanojo
Piednotoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Artiklo angle
- Hanoi vidoj Arkivigite je 2011-05-29 per la retarkivo Wayback Machine angle
|