Mihály Váci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Mihály VÁCI [mihAj vAci], hungare Váci Mihály, Esperante Mikaelo Váci estis hungara poeto, tradukisto kaj politikisto.

Mihály Váci naskiĝis la 25-an de decembro 1924 en Nyíregyháza. Li mortis la 16-an de aprilo 1970 en Hanojo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis altlernejon en Nyíregyháza, poste li instruis en vilaĝeto. Post la 2-a mondmilito li estris lernejon, poste en 1949 li havis postenon en Budapeŝto, kiel redaktoro. Li komencis sian poezian karieron en 1955. Tiam aperis lia unua volumo. En la 1960-aj jaroj li estis tre populara poeto, ekde 1963 li estis ankaŭ parlamentano. En 1965 li ricevis premion Kossuth kaj pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ereszalja (Subaĵo de defluilo), poemoj, 1955
  • Bodza (Sambuko), poemoj, 1959
  • Kelet felől (De oriento), elektitaj poemoj, 1965
  • Eső a homokra (Pluvo al la sablon), poemoj, 1968
  • Váci Mihály összegyűjtött művei (Kolektitaj verkoj de Váci), 1979
  • ""Rózsák a jégen (Rozoj sur la glacio), elektitaj prozoj, 1990

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio