Saltu al enhavo

Nepjido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pyinmana)
Nepjido
urbo
town in Myanmar (en) Traduki
urbego
planita ŝtata ĉefurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Birmo
Demografio
Loĝantaro 1 160 242  (2014) [+]
Loĝdenso 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 45′ N, 96° 7′ O (mapo)19.747596.115Koordinatoj: 19° 45′ N, 96° 7′ O (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Areo 7054,37 km² ( 705 437 ha) [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Nepjido (Birmo)
Nepjido (Birmo)
DEC
Situo de Nepjido

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naypyidaw [+]
vdr
muzeo en la urbo

Nepjido[1] (aŭ neofte Najpitavo, birme: , Naypyitaw), ekse Pjinmano[2] (ပျဉ်းမနားမြို့, Pyinmana) estas la ĉefurbo de Birmo de novembro 2005[3]. La nom-aldono Naypyidaw signifas "sidejo de la reĝoj".

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 1 160 242 loĝantoj sur areo de 7 054,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 164 loĝantoj/km².

Nepjido situas en la mandalaja regiono, ĉe flanka rivero de rivero Sitang, ĉirkaŭ 320 km norde de la antaŭa ĉefurbo Ranguno (Jangono) kaj 150 km sude de Mandalajo, ĉe nacia vojo "1", kiu ligas la tri urbojn.

Dum la Dua Mondmilito la urbo estis sidejo de la birma rezista movado ("Birma Sendependeca Armeo") kontraŭ invado de Japanio, kaj de tiu tempo la regiono estas armee fortikigita.

La translokado de la ĉefurbo

[redakti | redakti fonton]

Jam de 2001 ekzistis onidiroj pri ŝanĝi la ĉefurbon de Birmo, sed la registaro ĉiam dementis ilin. Je la 7-a de novembro 2005 generalo Kyaw Hsan, ministro pri informado, diskonigis, ke la antaŭan tagon oni komencis transloki ĉiujn ministeriojn kaj aliajn registarajn instancojn de Ranguno al Nepjido; ekde decembro la urbo estu la nova sidejo de la registaro. La indikita kialo estis, ke Nepjido havas pli centran situon kaj estas bone atingebla de ĉiuj partoj de la lando.

Kvar tagojn poste, la 11-an de novembro 2005, kolono de 1.100 kamionoj transportis 11 batalionojn kaj 11 ministeriojn al Nepjido.

La honoran nomon Naypyidaw la urbo ricevis la 22-an de marto 2006.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [1]Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Pintkonferenco de ASOAL fokusiĝas je konstruado de komunumo ĈRI
  2. La landoj de l' tero
  3. Noto : tiu ŝanĝo de ĉefurbo ne estis agnoskita de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizaĵoj en la mondo.