Cirebon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo pri Cirebon
Cirebon Skyline.jpg
Larĝa panoramo pri Cirebon
Cirebon
Symbol Keraton Kasepuhan.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 316 126  (2015) [+]
Loĝdenso 8 462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 43′ S, 108° 34′ O (mapo)-6.7166666666667108.56666666667Koordinatoj: 6° 43′ S, 108° 34′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 37,36 km² (3 736 ha) [+]
Situo de Cirebon
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cirebon [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cirebon [ĉirebon], (indonezie Kota Cirebon) (arkaike CheribonChirebón) estas marborda havenurbo norde de la ĉefa insulo Javo, en provinco Okcidenta Javo en Indonezio. Cirebon havas kvin distriktojn.

Urbodomo de Cirebon

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cirebon situas en norda marbordo de la insulo. Provinca ĉefurbo Bandungo troviĝas 108, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 204, Semarang 205, Tangerang 224, Jogjakarto 230, Serang 277, Surabajo 463, Palembang 594, Batam 1010, Padango 1116, Pekanbaru 1131, Makassar 1213, Medano 1590, Banda Aceh 2009 kilometrojn (aere) [1].

Parto de la haveno

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ manuskripto en 15-a jarcento Cirebon estis signifa fiŝkaptista vilaĝo nomita Muara Jati tamen kun signifa komerco. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj Cirebon estis ĉefurbo de prospera sultanlando kaj iĝis komerca kaj eduka centroj de la regiono. La nederlandanoj en la 1677 akiris la regionon. Dum la nederlanda dominado la prospero altiris multajn ĉinojn. Malsatkatastrofo okazis en 1844 ĉefe pro akridoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Cirebon gravas la prilaborindustrio (41 %), komerca, turista (hoteloj, restoracioj) kaj servaj ekonomiaj sektoroj. Menciindas ankoraŭ la minado, agrikulturo kaj fiŝbredado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cirebon krom la plej grava laŭmarda ĉefvojo kuras vojoj el interno de la insulo. La urbego havas fervojon, havenon (establita fare de la nederlandanoj en 1865) kaj flughavenon.

Religio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Cirebon kredas precipe la Islamon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Cirebon havas tropikan musonan klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2393 mm. Inter junio-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Granda moskeo
Kampuso

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • granda moskeo kaj aliaj moskeoj
  • restintaj koloniaj konstruaĵoj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la haveno de Cirebon Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine

Larĝa panoramo pri Cirebon
Cirebon Skyline2.jpg
Larĝa panoramo pri Cirebon