Padango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padango
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Padang Kota Tercinta
Administrado
Poŝtkodo 25000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 909 040  (2020) [+]
Loĝdenso 1 310 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 57′ S, 100° 22′ O (mapo)-0.955556100.360556Koordinatoj: 0° 57′ S, 100° 22′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 694 km² (69 400 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Padango (Indonezio)
Padango (Indonezio)
DEC
Padango
Padango
Situo de Padango

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Padang [+]
vdr

PadangoPadang estas havenurbo en Indonezio ĉe la okcidenta marbordo de Sumatro. Padang havas ĉirkaŭ 800.000 loĝantojn sur areo de 626,63 km² kaj estas ĉefurbo de okcidenta Sumatro. Granda parto de la loĝantoj apartenas al la etno Minangkabau, kiuj parolas la Minangkabau-lingvon kaj estas islamanoj. En la suda parto de la urbo loĝas ĉina malplimulto, kiu estas ĉefe kristana.

Situo de Padang

Proksime de Padango troviĝas la insulo Cubadak.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Padang havas novan internacian flughavenon, havenon, kiu situas je 6 km sude, kaj ligon al fervojo. La urbo estas komerccentro por la marborda ebenaĵo kaj la montara internlando. Gravaj komercaĵoj estas nuntempe:

  • kano
  • gumo
  • kopro
  • teo
  • ŝtofo
  • La loko estas ankaŭ turisme grava kiel elirpunkto de ondorajdemuloj al la Mentawai-insuloj.

    Fama estas la Padang Food (manĝajo de Padango), kiu disvastiĝis en la tuta Indonezio.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    La golfeto de Padango (gravuro de ĉirkaŭ 1844)

    Ekde la 16-a/17-a jarcento pipro estis plantita en la regiono de Padango. De 1663 ĝis 1680 nederlandanoj fondis komercejon en Padango.

    Dum la napoleonaj militoj (1781-1884 kaj 1795-1819) la urbo estis brita, poste denove nederlanda.

    Ĉirkaŭ 1780, oro estis la ĉefa komercprodukto. En la dua mondmilito Padango estis okupita de japanaj trupoj.

    Tertremo[redakti | redakti fonton]

    La 30-an de septembro 2009 tertremo de potenco 7,6 sur la skalo de Richter skuegis la urbon. La epicentro troviĝis ĉirkaŭ 50 km nordokcidente, submare. Posttremo atingis la potencon de 5,5. En Padango kaj vastaj ĉirkaŭaj regionoj okazis grandegaj damaĝoj, centoj da homoj mortis.

    Partnera urbo[redakti | redakti fonton]