Kopro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sekigata kopro (Puka Puka, Tuamotu-insularo)

Kopro estas la sekigita kerna karno de kokosoj, el kiu oni preparas kokosoleon. La vorto devenas de koppara el la malajala lingvo kaj signifas sekigitaj kokosoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Koproproduktado havas plurajn etapojn. Unue la kokosoj estas ŝelitaj kaj distranĉitaj. La kokosfibroj utilas kiel remburaĵo por matracoj. La distranĉitaj kokosduonoj estas varmigataj en forno aŭ hejtigita ĉambro por eltiri el la pulpo ĉian malseketecon. Post malvarmiĝo la pulpo, kiun oni nomas nun kopro, facile disiĝas de la ŝelo. La ŝeloj estas uzataj por produkti ujojn, butonojn, ringojn aŭ turismaĵojn.

La kopro estas aŭ premita en olemuelilo kaj la oleo kolektita aŭ raspita. Koprorestoj iĝas bestaj nutraĵoj.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

La Filipinoj estas la en la mondo plej granda fabrikanto de kokosoleo, kun jara kvanto de 1,4 milionoj da tunoj (1998). 85 % de la produktaĵo estas eksportata. Estas granda konkurenco inter kokosoleo kaj palmoleo produktata de Malajzio kaj Indonezio. Tiel en decembro 1998 la prezo de kokosoleo situis je 770 US-$/t FOB (free on board), tiu de palmoleo je 625 US-$/t FOB.

Koproprezoj estas tiom maltaj sur la monda merkato, ke kokosistoj ne kapablas supervivi nur per koproproduktado. Agrikulturisto povas gajni per bieno ĉirkaŭ 3 hektarojn granda monate 5000 pesojn (ĉ. 90 eŭrojn, en decembro 2001). Senbiena laboristo gajnas ĉirkaŭ 150 pesojn tage, t.e. eĉ ne 3 eŭrojn. Por superi la oficialan malriĉeclimon kokoskulturisto devus gajni almenaŭ 145 ĝis 180 eŭrojn monate, t.e. 8.000 ĝis 10.000 pesojn - nur tiam li kapablus plenumigi bezonojn de la ĉiutaga vivo. Tiel agrikulturisto kun kvar gefiloj devus gajni la duoblon por certigi lernejan viziton de la gefiloj.