Matraco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matraco

Matraco estas dika litkuseno, kiun oni metas sur latkadronrisortojn (antaŭe ankaŭ sur dratkradojn), por ebligi komfortan kuŝadon kaj dormon. La matracokerno el ŝaŭmigita plasto, lateksonaturproduktoj estas laŭvole kovrita de ŝaflano, kotono, sovaĝa silko au ĉevalharoj kaj tegita de teksaĵoj aŭ elastaj ŝtofoj.

Modernaj matracoj havas kelkfoje tri ĝis sep kuŝzonoj kiuj alportas specifan komforton al la diversaj korpopartoj. Pli kaj pli nun eblas forpreni la tegilon por lavi aŭ purigi ĝin.

Hodiaŭ matracoj plejofte konsistas el nur unu parto - ĉefe pro la pli malpezaj materialoj. Antaŭe ekzistis du aŭ tripartaj matracoj por faciligi la aeradon kaj purigadon de la matracoj. Longtempe ekzistis matracoj kun vintra kaj somera flanko, sed tiaj nuntempe estas maloftaj. Teniloj je la flankoj faciligas transporton de matracoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Matraco sur pentraĵo de la 14-a jarcento

La vorto matraco devenas de la fru-itala vorto materazzo, kiu mem devenas ŝajne de la araba vorto matrah = plankkuseno. Sed pramatracoj jam ekzistis en la antikvo.

Laŭ homera rakonto la lito de Odiseo estis ornamita kvarpieda kadraĵo kun streĉitaj rimenoj el purpure glimbrilanta virbovhaŭto, kovrita de feloj kaj tapiŝoj, kun lina tegilo kaj lana mantelo kiel kovrilo. La grekoj uzis lignajn litojn, ofte kun riĉornamitaj piedoj kaj apogileca plialtigo je la kapflanko. La matracoj plenaj de lanonaturfibroj troviĝis sur rimenoj.

La romia lito estis simila kaj ofte luksega. Sur rimenoj troviĝis la matraco plenita de fragmito, fojno, lano, ansero- aŭ cigno-plumoj. Dum elfosado en Herkulano, kiu estis viktimo de la erupcio de Vezuvio en la jaro 79, oni trovis en domo de ekssklavo bebolulilon en kiu troviĝis matraco el vegetaĵaj fibroj. Tio signifas, ke ankaŭ la simpla popolo jam uzis tiun komforton.

Jam dum la krucmilitoj de la 12-a kaj 13-a jarcento matracoj estis kutime uzataj en la arabaj landoj. Tiel ekkonis ilin la kavaliroj ekkonis ilin je la kortumo de Frederiko la 2-a en Sicilio kaj tiel alvenis al Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]