Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Japanujo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
日本国 (Nihonkoku/Nipponkoku[1]?)
Japanio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kimi Ga Jo
Nacia devizo: neniu
Situo de Japanio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio
Oficiala(j) lingvo(j) japana lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) japana lingvo, Yoron, Northern Amami Ōshima language, Southern Amami Ōshima language, Tokunoshima language, Kikai, Okinoerabu, Kunigami, japana signolingvo, Miyako, ajnua lingvo, okinava lingvo, Yonaguni, Yaeyama
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo, kaj Ŝintoismo
Areo
 % de akvo
377 944 km²
0,8 %
Loĝantaro 127 110 047
Loĝdenso 357 loĝ./km²
Vivolongo 0,953 (laŭ IHD)
Horzono Norma Horzono de Japanio
Interreta domajno .jp
Landokodo JPN
Telefona kodo +81
Domajna nomsistemo .jp
Plej alta punkto Fuĵi-Monto
Plej malalta punkto Hachirōgata
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Naruhito
Ĉefministro

Shinzo Abe

Nacia tago 11-an de februaro [2]
Sendependiĝo 11-a de februaro -660
Ekonomio
Valuto japana eno (¥/円)
MEP laŭ 2010
– suma 4 309 500 milionoj da $
– pokapa 33 804 $
Esperanto-movado
Landa E-asocio Japana Esperanto-Instituto
v  d  r
Information icon.svg

JapanioJapanujo (fojfoje ankaŭ Nipono[3][4]) estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-kokuNippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

  • La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj: Hokajdo, Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kiuŝuo, laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.

La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Meznombre okazas proksimume mil tertremoj jare.

Maroj[redakti | redakti fonton]

Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka Maro kaj sude Orientĉina Maro. La tiel nomata Japana Maro situas inter Japanio, Koreio kaj Rusio; koreoj nomas ĝin 'Orienta Maro'.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo : .JP
  • E-nomo: Japanio
  • Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和 [jamato] ("japane" en antikva epoko)
  • Areo: 377 915 km²
  • semotaŭga: 11%

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2005 loĝis 127 767 994 loĝantoj homoj en Japanio, laŭtakse. El tiuj ĉi, 83 milionoj loĝas en la Tajheja Megalopolo.

  •  % urbana: 79% (2000)
  • homoj en km²: po 342,7 (2005)
  • homoj en km² da semotaŭga tero: po 3070,0 (2000)
  • kreskanta procento: -0,05% (2005, takso)
  • naskoj: po 8,4 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • mortoj: po 8,6 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • migrantoj: po +0,0 por 1000 homoj dum jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 3,91 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj por virino: po 1,26 (2005, takso) infanoj naskita po virino
  • meza vivlongeco: po 80,7 jaroj (po 77,51 por viroj, po 84,05 por virinoj) (2000, takso)

Etnoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.

Registaro[redakti | redakti fonton]

Japanio estas parlamenta demokratio, kaj dum la pastintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de la Liberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento nomiĝas Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kaj Sangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".

La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo (Kioto), kaj ne ekzistas dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

5-ena monero.

Eno (Japane: 円, en) estas la valuto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[5] Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY kaj 392.

En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.

Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de la naftokrizo de 1973. La pliiĝantaj kostoj de importita nafto okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.

La Banko de Japanio (日本銀行 [nippon ginkō] estas la centra banko de Japanio.

Multaj japanaj entreprenoj kiel Suzuki, Honda, Toyota, Mitsubishi, Nissan, Canon, Sony, Toshiba, Fujitsu, Nintendo, Hitachi, Fujifilm kaj aliaj, estas inter la ĉefaj de la mondo, ĉefe en produktado de vehikloj kaj teknologio.

Ekonomiaj datumoj[redakti | redakti fonton]

711 Gd (1998)

  • por kapo: 5,62 kd (1998)
  • kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
  • inflacio: -0,8% (1999, takso)
  • senokupa: 4,7% (1999, takso)

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Hokkaidō (ruĝa), Tōhoku (malhelverda), Kantō (blua), Ĉūbu (bruna), KinkiKansai (verdblua), Ĉūgoku (verda), Ŝikoku (rozkolora), Kjūŝū (flava), Okinava (aparte dekstre)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionoj, depende ĉu la regiono Okinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regionono Kiuŝuo.

La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koŝinecu kaj Tokai.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivas prefektlandojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj[redakti | redakti fonton]


Flago de Japanio Gubernioj de Japanio Flago de Japanio
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinaŭa | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama

Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Japanio.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Japanio.
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreio kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo.
Nara-epoko (710–784)
En la Nara-epoko budhismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (794–1185)
Kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistfamilioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon.
Kamakura-epoko (1192–1333)
Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj.
Muromaĉi-epoko (1338–1573)
Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj.
Sengoku-epoko (1477–1568)
Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuki-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon.
Edo-epoko (1603–1867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭr kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj, 1917
Meiĝi-epoko (1868–1912)
La reformo de la imperiestreco sub Meiji-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton. Japanio iĝis konstitucia monarkio. Ekde 1910 Japanio koloniigis Koreion, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadas Shenyang 1931
Ŝoŭa-epoko 1e (Ŝoŭa, 1926–1945)
En 1931 Japanio okupis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio). En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron. Pro reago de Usono, Japanio eniris la duan mondmiliton kaj atakis ĉe Pearl Harbor sur Havajo. Okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituo, la masakro de Nankingo kaj homoj eksperimentoj fare de la Unuo 731.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konferenco de Kairo.
Ĉiang Kai-ŝek, Franklin Roosevelt kaj Winston Churchill en la konferenco de Kairo, la 25an de novembro 1943.

La Konferenco de Kairo (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis en la egipta ĉefurbo Kairo de la 22a al la 26a de novembro 1943. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraǔ Japanio dum la Dua Mondmilito kaj oni faris decidojn pri la estonteco de Azio en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidento Franklin Roosevelt de la konto de Usono, la ĉefministro Winston Churchill de la konto de Unuiĝinta Reĝlando, kaj Ĉiang Kai-ŝek de la konto de la Respubliko Ĉinio.

Japanaj militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[6] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao, nomo havigita por la regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945.

La kapitulaco de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.

Ŝoŭa-epoko 2e (1945–1989)
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita. Post la kapitulaco okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis la vezika ekonomio, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio, oni parolas per japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ per Ajnua lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas per Japana lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio en Japanio.
Kagamimochi gorgeous version.jpg

La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo, kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo.Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por mezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "super-meza lernejo" aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Japanio.
Japana ĝardeno de Byōdō-in, en Uĝi, Kioto, kompletigita en 1153, deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

La kulturo de Japanio estas la rezulto de historia procezo kiu startis pere de migraj tajdoj devenaj el la azia kontinento kaj el insuloj de la Pacifika Oceano, sekvita de forta kultura influo devena el Ĉinio. Poste, la Tokugaŭa Ŝoguno trudis meze de la 17-a jarcento longan periodon de izoligo aparte de la cetero de la mondo (sakoku) kiu pluis ĝis la komenco de la Epoko Meiĝi, fine de la 19-a jarcento, kiam oni ricevis fortan eksterlandan influon kiu pliiĝis post la fino de la Dua Mondmilito. Tio rezultis en kulturo diferenca el aliaj aziaj kulturoj.

En Japanio, la personaj rilatoj estas tre influitaj de la ideoj de «devo», «honoro» kaj «memdevigo», aro konata kiel giri (義理?), kiu konsistas en kutimaro tre diferenca al la kulturo pli malpli individuisma de la landoj el Okcidento. La konceptoj de «dezirebla kondutaro» kaj «moralo» estas malpli praktikataj en familiaj, lernejaj kaj amikaraj etosoj; sed estas multe pli formalaj en rilatoj kun teoriaj superuloj aŭ nekonatoj.

Aspekto kiu ludis gravan rolon en la japana kulturo estas kompreneble la japana lingvo. Diferenco rilate al okcidentaj kutimoj estas la tre apartaj korpomovoj kaj ceremonioj, kiuj uzas fizikan kontakton multe malpli, ekzemple nur riverencojn anstataŭ manpremon, brakumonkison en sociaj rilatoj; tio parte koincidas kun la kutimaro de aliaj najbaraj aziaj landoj.

Kelkaj aspektoj, propraj de la japana kulturo, estis bone akceptitaj en aliaj (eĉ malproksimaj landoj), kiel la japana kuirarto, la batalartoj, la emo al ĝardenado, spiritismo, kinarto, animeo, mangao, bonsajoj, origamio, ikebano ktp. Aliaj konceptoj restas propraj el la japana kulturo kiel gejŝoj, teceremonioj, genkano, krom historiaj aferoj kiel la seppuku de samurajoj, la atako banzai ktp. Multaj japanaj aferoj estas tre konataj en ĉiuj landoj kiel kimono, suŝio, sudoko ktp.

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

La Imperia Trezoro de Japanio 三種の神器 Sanŝu no Jingi, konsistas el glavo kusanagi (草薙劍), juvelo magatama (八尺瓊曲玉) kaj la spegulo kagami (八汰鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj. Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio.

Japana kuirarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana kuirarto.
diversaj suŝioj

Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomata wasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel la nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en decembro 2013. La bazaj kuirmaterialoj estas rizo, legomo kaj fiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estas suŝio, saŝimo, tempuro kaj fagopiraĵo (nomata soba).

Japana teceremonio aŭ ĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadō aŭ chadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Japanio.
Icukuŝima-Sanktejo, kun sia torijo (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.

La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties teknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la religio kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.

Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de religia tipo: al la religio de ŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉikaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis la budhismo ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.[7]

La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj temploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.[8]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Genĵi monogatari.

Genĵi monogatari (源氏物語, Romano pri Genĵi) estas klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo. Ĝi estis foje nomata la unua romano en la mondo, la unua moderna romano, la unua psikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj. Vivostilo de nobeloj en Heian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribita.[9] La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, kies patro estas japana imperiestro. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Mangao[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mangao.
Mangao

Mangao (japanlingve:漫画 manga) estas esprimrimedo, ekvivalento de bildliteraturo. 漫 (man) signifas "necela"n aŭ "distrema"n. 画 (ga) signifas "bildo"n. Mangao havas pli multan grandan kvanton de japana kulturo ol de usona kulturo, tamen ĝi disvastiĝis tra la tuta mondo. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.

Aliaj japanaj kultureroj[redakti | redakti fonton]

Ikebano, (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn. Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.

Origamio (折り紙), foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj, ktp... la vorto venas de la japana oru, faldi, kaj kami, papero.

Orizuru (japane: 折鶴, faldita gruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.

Luktoarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luktoarto kaj Japanaj luktartoj.
Du kendo-praktikantoj

Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano. En Japanio estas tradiciaj kaj tipaj la jenaj (en la ordo alfabeta):

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcas jāk-bəng.
  2. artikolo "Februaraj festoj", revuo Monato, februaro 2006, paĝo 17 esperante
  3. Nipono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  4. NPIV, paĝo 785, sed kun indiko al "Japanio"
  5. Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015.
  6. Blumenthal, Ralph, "The World: Revisiting World War II Atrocities; Comparing the Unspeakable to the Unthinkable", The New York Times, 7a de Marto, 1999. Kontrolita 2008-07-26.
  7. AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona. ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.
  8. [1] Arte japonés, alirita la 22an de Januaro de 2011.
  9. BIRMINGHAM MUSEUM OF ART. (2010) Birmingham Museum of Art : guide to the collection. [Birmingham, Ala]: Birmingham Museum of Art, p. 49. ISBN 978-1-904832-77-5.
  10. Ĵudo al Japon Omnibus
  11. Historio de ĵuĵicuo
  12. Karateo al MartialArtsInfo.com
  13. Kendo al Yama-TamiDojo.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Japanio en la vikio de UEA

Malkovru Japanion, Kontakto, 2013:2