Naruhito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Naruhito
Imperiestro de Japanio
Emperor Naruhito (may 2019).jpg
Flag of the Japanese Emperor.svg
Persona informo
Naskonomo 浩宮徳仁親王
Naskiĝo 23-an de februaro 1960 (1960-02-23) (60-jara)
en Hospital of the Imperial Household
Religio ŝintoo [#]
Lingvoj japana lingvo [#]
Loĝloko Tokia Imperiestra Palaco [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Kolegio Merton • Gakushuin University [#]
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio [#]
Patro Akihito [#]
Patrino Michiko [#]
Gefratoj Sayako Kuroda • Fumihito, Prince Akishino [#]
Edz(in)o Masako [#]
Infanoj Princino Aiko [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
Laborkampo historio de Japanio • historio de transporto [#]
Verkado
Verkoj The Thames and I [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Naruhito en 2019

Kronprinco Naruhito (japane: 徳仁; naskiĝis la 23-an de februaro 1960 en Tokio, Japanio) estas la 126-a Imperiestro de Japanio (2019- ), plej aĝa filo de la imperiestro Akihito kaj la imperiestrino Michiko. Oni evitas nomi vivanton imperiestron kun lia nomo sed nomas lin "Lia Imperia Moŝto la Imperiestro" (天皇陛下 Tennnō Heika) aŭ "reganta Imperiestro" (今上陛下 Kinjō Tennō) Lia infana titolo estis Princo Hiro (浩宮 Hiro-no-miya). Lia erao esttas Reiwa (令和).

Li iĝis oficiala kronprinco je sia 31-a naskiĝdatreveno, la (23-an de februaro 1991).

Edukado[redakti | redakti fonton]

Naruhito post siaj historiaj studoj ĉe la universitato Gakushuin ricevis en 1982 la diplomon Bachelor kaj en 1988 Master. De 1983 ĝis 1985 li studis ankaŭ ĉe Merton College en Oksfordo, Anglio.

Geedziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Kronprinco Naruhito fianĉiĝis la 19-an de januaro 1993 al Princino Masako. Li jam dufoje faris al la burĝa diplomatfilino geedziĝproponon, antaŭ ol ŝi konsentis. La 9-an de junio 1993 ambaŭ geedziĝis.

La nura infano de la paro, Princino Aiko naskiĝis la 1-an de decembro 2001. Ĉe ŝia naskiĝo ekis debato en Japanio pri la reguloj de la tronosukcedo, ĉar ĝi malpermesis al virinoj surtroniĝon, kaj la imperiestra familio de 1965 ne plu naskis filojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]