Japana reĝa familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Japana reĝa familio - japane 皇室, Hepburn-transliterigo Kōshitsu, do en esperanta literigo Kōŝicu, "imperia domo", ankaŭ nomata "imperia familio" kaj la "domo de Jamato", estas la reĝa familio de Japanio, konsistanta el tiuj membroj de la grandfamilio de la reganta imperiestro de Japanio kiuj entreprenas oficialajn kaj publikajn devojn. Sub la nuna konstitucio de Japanio, la imperiestro estas "la simbolo de la ŝtato kaj de la unueco de la popolo". Aliaj membroj de la reĝa familio plenumas ceremoniajn kaj sociajn devojn, sed havas neniun rolon en la aferoj de registaro. La devontigo kiel imperiestro pludoniĝas laŭ la linio al la virinfanoj. La monarkio de Japanio estas la plej malnova kontinua hereda monarkio en la mondo: Tradicia fondodato de Japanio fare de la legenda imperiestro Ĵinmu (神武天皇, Jinmu-tennō) estas la 11-an de februaro 660 antaŭ nia erao, antaŭ 2683 jaroj. En la sama jaro oni tradicie konsideras la mitan fondon de la japana reĝa familio. Historiografia kontinueco ĉiukaze ekzistas ekde la naskiĝo de imperistro Kinmei (欽明天皇, Kinmei-tennō) en la jaro 509. Kvankam tio, skeptike kalkulate, estus 1150 jarojn post la tradicia dato de la mita fondo de la dinastio, ĝi ankoraŭ sufiĉas por la rekordo de plej aĝa monarkio sur la tero.

Iama imperiestro Akihito kaj lia edzino, la iama imperiestrino Miĉiko kun iliaj filoj, bofilinoj kaj nepoj en novembro 2013: la princeto Hisahito, al kiu ĉiuj rigardas, tiam estis sepjara

La kerna reĝa familio nun konsistas el 17 membroj[redakti | redakti fonton]

Naruhito (徳仁), imperiestra reganto ekde la 1-a de majo 2019, la unuenaskita filo de Akihito kaj Miĉiko, naskiĝis la la  23-an de februaro 1960(nun 1960-02-23), do nun estas 64-jara. Lia edzino, Masako (雅子), naskiĝis la la  9-an de decembro 1963(nun 1963-12-09), do nun estas 60-jara kaj ekde majo 2019 havas la titolon imperiestrino, aŭ tute ekzakte la esperantlingve nekutiman titolon imperiestredzino. Ŝia patro estas eksa vicministro pri eksteraj aferoj kaj iama konstanta reprezentanto de Japanio ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Aiko(愛子), princino Toŝi, naskiĝis la la  1-an de decembro 2001(nun 2001-12-01), do nun estas 22-jara, estas la sola infano de Naruhito kaj Masako. Ŝi ekde 2001 kaj 2006 estis la kronprincino, kio eblas laŭ konstitucia modifo oficiala ekde majo 1947, sed tiam naskiĝis ŝia kuzo Hisahito.

Akihito (明仁), la emerita imperiestro, naskiĝis la la  23-an de decembro 1933(nun 1933-12-23), do nun estas 90-jara, estis reganto de la 8-a de januaro 1989 ĥis la 30-a de aprilo 2019, ekzakte 30 jaroj, 3 monatojn kaj 3 semajnojn. Dum sia rego, li neniam alparoliĝis per sia nomo, sed per formala titolo 天皇陛下, Tennō Heika. Tiaj formalaj titoloj de la regnestro kutimas ankaŭ en alilingvaj monarkioj, kaj la japana ne estas escepto. En 1959 li edziĝis kun Miĉiko; la evento estis la unua imperiestra nupto dissendita televide kaj vidita per pli-malpli 15 milionoj da homoj. Miĉiko (美智子), la emerita imperiestredzino, naskiĝis la la  20-an de oktobro 1934(nun 1934-10-20), do nun estas 89-jara. La paro sume havas 2 filojn kaj plej junan filinon.

Fumihito (文仁), la dua filo, naskiĝis la la  30-an de novembro 1965(nun 1965-11-30), do nun estas 58-jara. Li edziĝis la 29-an de junio 1990 al Kiko (紀子), naskiĝinta la la  11-an de septembro 1966(nun 1966-09-11), do nun 57-jara. Kako (佳子), naskiĝis la la  29-an de decembro 1994(nun 1994-12-29), do nun 29-jara, estas la unua infano de la paro, kaj Hisahito (悠仁), naskiĝis la la  6-an de septembro 2006(nun 2006-09-06), do nun 17-jara, estas la dua infano kaj unua vira heredanto, kiu do transprenis la titolon de kronprinco.

Masahito (正仁), , naskiĝinta la la  28-an de novembro 1935(nun 1935-11-28), do nun 88-jara, estas la pli juna frato de Akihito, kaj lia edzino estas Hanako (華子), naskiĝinta la la  19-an de julio 1940(nun 1940-07-19), do nun 83-jara. Yuriko (Juriko, 百合子), naskiĝis la la  4-an de junio 1923(nun 1923-06-04), do nun estas 100-jara, la plej aĝa vivanta familiano. Ŝi estas vidvino de Takahito, la pli juna frato de Hirohito, kiu estis la imperiestro en la militaj jaroj de la 1930-aj kaj 1940-aj, kiuj kaŭzis,kiel ĉiuj militoj, sennombrajn suferojn. Takahito mem, kiu mortis en oktobro 2016 en aĝo de 100 jaroj kaj 10 monatoj, post soldatservo ĝis la jaro 1945 studis mezorientajn studojn, aparte fakiĝis pri judismo kaj la hebrea kaj donis lekciojn en la fako.

Princino Tomohito de Mikasa, naskiĝinta Nobuko (信子), naskiĝis la la  9-an de aprilo 1955(nun 1955-04-09), do nun 69-jara, estas la vidvino de Tomohito de Mikasa. Ŝi hvas du filinojn:Akiko (彬子), naskita la la  20-an de decembro 1981(nun 1981-12-20), do nun 42-jara, kaj Yōko (瑶子), naskiita la la  25-an de oktobro 1983(nun 1983-10-25), do nun 40-jara.

Kaj fine, princino Tszguko (承子), filino de Norihito (filo de Takahito kaj Yuriko) kaj Hisako, naskiĝis la la  8-an de marto 1986(nun 1986-03-08), do nun estas 38-jara.