Epoko de Jamato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jamato.

Jamato-epoko ([jamato zidai] japane: 大和時代) - la lasta praskriba kaj la unua fruskriba epoko en historio de Japanio (250 (300 - 710). Ĝi estas nomita laŭ nomo de reĝino Jamato, kiu naskiĝis en la regiono de Nara post la falo de Jamatai (fino de la 3-a - komenco de la 4-a jarcento). Dum la 5-a kaj 6-a jarcento tiu strukturo hierarkiĝis laŭ la klanoj (氏, uji) sub la gvido de hereda estro. La klanoj estas dividitaj laŭ la profesioj. La ŝtato de Jamato sterniĝas sekve sur la tuta Japanio, escepte de la norda parto kie troviĝas la Ajnuoj.

Oni nomas tiun epokon ankaŭ erao Kofun. La kofun estas funebraj montetoj tipaj de la epoko, kiuj estas la ĉefaj informofontoj de tiu epoko.

Dum tiu epoko disvolviĝas en Japanio la skribo kaj la budhismo, venintaj el Ĉinio (tra Koreio). Ankaŭ la ĉinaj teknikoj estas transprenitaj. La klanoj estis disdividitaj inter la budhanoj ligitaj al Koreio (ekzemple la klano Soga) kaj la tradiciemaj ŝintoistoj kiel la klanoj Otomo kaj Mononobe. Ekde la regno de la imperiestrino Suiko kaj de ŝia reganto, la princo Ujamado, (lia postmorta nomo estas Shōtoku) la budhismo estas kuragigita por iĝi ŝtata religio. En la jaro 604, Ujamado verkas konstitucion de 17 punktoj, kiu prezentiĝas kiel filozofio de la maniero regi (kiel la pensoj konfuceaj). Laŭ tiu teksto, la kortumo estas disdivita je 12 rangoj, grupitaj duope, unu malalta kaj alia alta, kiu respondas al ses virtoj bazaj. La virto (toku), la bonfaro (nin), la etiketo (rei), la rekteco (shin), l'egaleco (gi) kaj la saĝeco (chi). La rangoj de kortanoj havas siajn vestaĵojn kaj kolorojn proprajn laŭ la grado de proksimeco kun la suvereno. Ekzistas eĉ ankaŭ hierarkisistemo bazita je indeco kaj ne nur je fileco.

Tio estas la komenco de vera ŝtato. Je la morto de Shōtoku, la klano Soga mortigas lian familion kaj regas ĝis 645, kiam ĝia ĉefo mortas kaj lasas la povon al klanestro Nakatomi.

En ĉinaj tekstoj de la dinastio Wei troviĝas la vorto 邪馬台国, kiu legiĝas lando de jamatai en la nuna japana kaj lando de xiematai en la ĉina (mandarena). Temas fakte pri la sama vorto kiel jamato. Fakte, en la arkaika ĉina lingvo la lasta silabo de tiu vorto estis prononcata *tə. Oni scias, ke la fonemo /o/ de la moderna japana estis prononcata *ə en la malnova japana: la moderna prononcado jamato devenas do de la pra-japana *jamatə.

La evoluoj fonetikaj malsamaj de la japana kaj de la ĉina ŝajnigas do, ke temas pri du vortoj, kvankam temas nur pri simpla transskribo.


Eblas dividi la jamato-epokon je du subepokoj, surbaze de la alveno de la budhismo:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]