Unuenaskiteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Unuenaskiteco estas la rajto, laŭ leĝokutimo, de la malina unuenaskito por heredi la familian havaĵon, prefere al la resto de idoj (kompare al lastenaskiteco). Kaze de malesto de idoj, heredo pasas al flankaj parencoj, kutime ankaŭ maskloj, en ordo de pli aĝeco en ties linio de descendo. Tiu estis la regulo en la sistemo de feŭdismo dum la Mezepoko: la pli aĝa filo (aŭ unuenaskito) heredis la totalon de la tero, por eviti dividon de la bieno, kiu povus okazigi malfortigon de la povo de la familia linio. En moderma Eŭropo plej parto de monarkioj praktikas unuenaskitecon, sed jam sen maskla prefero, nome en Skandinavio kaj Benelukso, tamen en Britio kaj Hispanio pluuzatas la maĉisma mezepoka maskla prefero.