Ekonomio de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konstruaĵo de la Novjorka Borso, en Wall Street.

La Ekonomio de Usono estas tre disvolvigita kaj miksa.[1][2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej granda ekonomio de la mondo laŭ MEP kaj laŭ riĉo kaj la dua plej granda laŭ aĉetpovo post nur Ĉinio.[3] Ĝi havas la okan plej altan MEP por kapo en la mondo kaj la dekan plej altan MEP por kapo depende de la aĉetpovo en 2019.[4] Usono havas teknologie la plej povan ekonomion en la mondo kaj ties entreprenoj estas je aŭ preskaŭ je la fronto en teknologia progreso, speciale en komputiloj, farmacio, kaj medicino, aerospaco, kaj militekipaĵaro.[5] La usona dolaro estas la valuto plej uzata en internaciaj komercoperacioj kaj estas la plej forta Rezervovaluto en la mondo, apogita sur sia ekonomio, siaj armitaj fortoj, la petrodolaroj kaj la ligitaj eŭrodolaroj kaj granda trezormerkato.[6][7] Kelkaj landoj uzas la usonan dolaron kiel sia oficiala valuto, kaj en multaj aliaj, ĝi estas de facto valuto.[8][9] La plej grandaj komercaj partneroj de Usono estas Ĉinio, Kanado, Meksiko, Japanio, Germanio, Suda Koreio, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Meksiko, Barato, kaj Tajvano.[10] Usono estas la plej granda importanto de la mondo kaj la dua plej granda eksportanto.[11] Usono havas interkonsentojn pri libera komerco kun kelkaj landoj, kiel NLI, Aŭstralio, Suda Koreio, Israelo, kaj kelkaj aliaj kiuj estas funkciantaj aŭ negocotaj.[12]

Usono havas kapitalisman miksitan ekonomion, kiu estas favorigata de riĉaj krudmaterialoj, tre evoluigita infrastrukturo, kaj alta produktiveco.[13]. Laŭ la Internacia Monunua Fonduso, la Usona MEP el 14,4 bilionoj da usonaj dolaroj konsistigas 24% el la Malneta Monda Produktado kaj preskaŭ 21% el la egala aĉetpovo. Ĝi havas la plej grandan nacian MEP en la mondo, kvankam ĝi estas proksimume 5% malpli ol la MEP de Eŭropa Unio en 2008. Ĝi estas la 17-a lando laŭ MEP po kapo.[14]

Usono estas la plej granda var-importisto kaj la tria plej granda eksportisto, kvankam eksportoj po kapo estas relative malaltaj. En 2008, la totala usona komerca deficito estis 696 000 milionoj da dolaroj.[15]

Ĵusa historio[redakti | redakti fonton]

En 2007, veturiloj estas la ĉefaj importaĵoj kaj eksportaĵoj. La publika ŝuldo de Usono superis la ĉinan en 2010. Usono estas la dua lando, laŭ raporto, pri tutmonda konkurencivo.[16]

En 2009, la privata sektoro konsistis je 55,3% de la ekonomio, la federacia registara aktiveco kalkulis je 24,1% kaj la aktiveco de la subŝtatoj kaj lokaj administracioj (inkluzive de federaciaj translokigoj) estis la ceteraj 20,6%. La ekonomio estas postindustria, en kiu la sektoro serva kontribuas per 67,8% de MEP, la nacio daŭre estas industria potenco. En la komercareo la precipa aktiveco laŭ enspezoj estas la komerco pogranda kaj pomalgranda; laŭ netaj enspezoj estas la industrio, en kiu la ĥemiaj produktoj estas la plej gravaj.[17] Usono estas la tria plej granda produktanto de petrolo en la mondo, same kiel ĝia plej granda importisto.

Usona dolaro. Dolaro estas la oficiala valuto ekde 1792.

Ĝi estas la numero 1 en la mondo laŭ produktado de elektra kaj atom- energio, same kiel likvigita natura gaso, sulfuro, fosfatoj, kaj salo. Dum agrikulturo reprezentas iom malpli ol 1% el MEP, Usono estas la plej elstara en la mondo produktanto de maizo[18] kaj sojfaboj. La Novjorka Borso estas tutmonde la plej granda laŭ dolarkvanto. Koka-kolao[19], McDonald's kaj Microsoft estas la tri plej rekonataj usonaj markoj en la mondo.[20]

En la tria jarkvarono de 2010, la usona laborforto konsistis el 154,4 milionoj da homoj[21]. Kun 21,2 milionoj da homoj, la registaro estas la ĉefa dunganto. La plej granda privata dungosektoro estas sanservo kaj socia asistado, kun 16,4 milionoj da homoj. Proksimume 12% el laboristoj estas sindikatigitaj, kompare kun 30% en Okcidenta Eŭropo[22]. Laŭ listo de la Monda Banko, Usono estas la unua lando en kiu pli facilas la dungado kaj pagado al laboristoj. En 2009, Usono havis la trian plej altan labor-produktivecon por persono en la mondo, malantaŭ Luksemburgo kaj Norvegio. Ĝi estis kvara laŭ produktiveco por horo, malantaŭ tiuj du landoj kaj Nederlando. Kompare kun Eŭropo, la korporaciaj kaj personaj impostoj estas ĝenerale pli altaj, dum laboraj kaj, precipe, konsumimpostoj estas pli malaltaj.[23]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. U.S. Economy – Basic Conditions & Resources. U.S. Diplomatic Mission to Germany. Alirita 24a de oktobro, 2011. “"The United States is said to have a mixed economy because privately owned businesses and government both play important roles".”.
  2. Outline of the U.S. Economy – How the U.S. Economy Works. U.S. Embassy Information Resource Center. Arkivita el la originalo je 14a de januaro, 2012. Alirita 24a de oktobro, 2011. “"As a result, the American economy is perhaps better described as a "mixed" economy, with government playing an important role along with private enterprise. Although Americans often disagree about exactly where to draw the line between their beliefs in both free enterprise and government management, the mixed economy they have developed has been remarkably successful."”.
  3. Report for Selected Country Groups and Subjects (PPP valuation of country GDP) (en-US). IMF. Alirita 29a de decembro 2017.
  4. World Economic Outlook Database, April 2019. Internacia Monfonduso. Alirita 9a de aprilo 2019.
  5. United States reference resource. The World Factbook Central Intelligence Agency. Alirita 31a de majo 2019.
  6. The Implementation of Monetary Policy – The Federal Reserve in the International Sphere. Alirita 24a de aŭgusto, 2010.
  7. Zaw Thiha Tun (29a de julio, 2015)How Petrodollars Affect The U.S. Dollar. Alirita 14a de oktobro, 2016.
  8. Benjamin J. Cohen, The Future of Money, Princeton University Press, 2006, (ISBN 0691116660); cf. "the dollar is the de facto currency in Cambodia", Charles Agar, Frommer's Vietnam, 2006, (ISBN 0471798169), p. 17
  9. US GDP Growth Rate by Year. US Bureau of Economic Analysis (31a de marto, 2014). Alirita 18a de junio, 2014.
  10. Top Trading Partners. U.S. Census Bureau (December 2016). Alirita 8a de julio, 2017.
  11. World Trade Statistical Review 2019. World Trade Organization. Alirita 3a de majo 2019.
  12. United States free trade agreements. Office of the United States Trade Representative. Alirita 31a de majo 2019.
  13. Wright, Gavin, kaj Jesse Czelusta, "Resource-Based Growth Past and Present", en Natural Resources: Neither Curse Nor Destiny, ed. Daniel Lederman and William Maloney (World Bank, 2007), p. 185. ISBN 0-8213-6545-2.
  14. Currency Composition of Official Foreign Exchange Reserves
  15. [1] publisher=Greyhill Advisors
  16. [2]
  17. [3]
  18. [4] arkive [5]
  19. [6]
  20. [7] Sony, LG, Wal-Mart among Most Extendible Brands
  21. [8]
  22. [9]
  23. [10]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]