Triaranga sektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sektoro serva)

Triaranga sektoro, terciara sektoroservosektoro estas la ekonomia sektoro, kiu inkludas ĉiujn el tiuj ekonomiaj aktivecojn kiuj ne produktas materiajn varojn de rekta formo, sed servojn kiujn oni proponas por kontentigi la necesojn de la loĝantaro. Ĝi inkludas subsektorojn kiaj komerco, transportoj, komunikado, financoj, turismo, gastigado, distro, kulturo, spektakloj, la publika administrado kaj la nomitaj publikaj servoj, ĉu fare de la ŝtato ĉu de la privata iniciato (sano, eduko, atento al la dependeco), ktp.

Al tiu ĉi apartenas interalie jenaj ekonomibranĉoj:

Al tiu sektoro apartenas ankaŭ nevendaj organizaĵoj:

En la klasika terciarsektoro troviĝas servoj kiel purigado, riparadotransportado. En la moderna ekonomio oni mencias ofte la informekonomion kiel nova sfero, kiu sekurigu la prizorgadon de organizaĵoj kaj homoj per la ĝustaj informoj je la dezirata tempo. Lastatempe krom tio la sfero de la kulturekonomio estas objekto de ekonomiscienca esploro kaj de ekonomipolitikaj iniciativoj Karakteriza por tiu ĉi sektoro estas la produktado per investo de laborforto, pro tio la sektoro estas personintensiva. Ĝi direktas, organizas kaj havigas la produktan aktivecon de la aliaj sektoroj (unuaranga sektoro kaj duaranga sektoro). Kvankam oni ĝin konsideras produktada sektoro, propre ties ĉefa rolo troviĝas en la du sekvaj paŝoj de la ekonomia aktiveco: nome la dissendo (liverado) kaj la konsumado. La hegemonio de la sektoro triaranga fronte al la aliaj du en la plej evoluintaj ekonomioj permesas paroli pri la procezo de triarangigo. Pro sia naciekonomie grava agado kelkaj branĉoj de la terciarsektoro ofte estas aparte nomataj. Tio koncernas kutime la sferoj komerco, trafiko kaj publikaj buĝetoj. Senchavaj estas tiu ĉi subdivido precipe por servintensivaj starejoj: urboj kiel Frankfurto ĉe Majno, Bonno, LondonoParizo mastrumas ĉ. 90% de sia malneta valorkreado en la servosektoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]