Likvigita natura gaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Likvigita natura gaso (angle liquefied natural gas, internacie mallongita kiel LNG) estas tergaso (tipo de natura gaso) kiu estas malvarmigita, ĝis ĝi likviĝas kaj oni povas deponi ĝin en cisternoj. La malvarmigo okazas per metano je -161 ĝis −164 . Tiu procedo reduktas la volumenon je 600-ono kaj tiel transportebla por cisternoŝipoj.

La infrastrukturo de la LNG-transportado konsistas el likviga terminalo, kie la gaso malvarmiĝas, LNG-aj ŝipoj por transporto kaj la regasiga terminalo ĉe la destinloko, kie oni ĝin revarmigas kaj tiel regasigas. La regasiga terminalo ĝenerale estas konektita al la distribua reto de tubolinioj.

La kostoj de LNG-manipulado kaj transportado falis komence de la 2000-aj jaroj, tiel igante LNG pli konkurkapabla. La regasigaj terminaloj troviĝas en diversaj landoj, ĉefe en Eŭropo, Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Ameriko; gasigaj terminaloj en Afriko, Sud-Orienta Azio kaj Mez-Oriento.

La riskoj de la transportita gaso kiel LNG estas ne klaraj, sed ne okazis grava akcidento ekde la ekuzo de teknologio en la 1960-aj jaroj. Oni prognozas la kreskantan graviĝon por la 2020-aj jaroj, kiam la naftorezervoj ne povos kovri la kreskantan bezonon je nafto kiel energifonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]